Zimbabvaj junuloj plenumas sian revon sub siringa arbo

Ĝoja Publikigita: 2020-08-18 11:39:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pro longtempa malprosperiĝo de ekonomio, en Zimbabvo preskaŭ 90% de junuloj ne havas oficialan laboron kaj sin vivtenas per funkciigo de standoj ĉe stratoj por vendo aŭ alia laboro. Sed junaj gefratoj ne faras ĉi tiajn kutimajn aferojn, ili sub siringa arbo en la ĉefurbo Hararo tenas “subĉielan frizosalonon” kaj per lerta tekniko kaj malmultekosta prezaro gajnis ŝaton de klientoj.

Lovemore Gavaza kaj lia pli juna frato Learnmore Gavaza mastrumas subĉielan “frizosalonon” sub siringa arbo en zono Avondale de la zimbabva ĉefurbo Hararo.

Lovemore Gavaza kaj lia pli juna frato Learnmore Gavaza mastrumas subĉielan “frizosalonon” sub siringa arbo en zono Avondale de la zimbabva ĉefurbo Hararo.

En fama komerca zono Avondale de Hararo, la ĉefurbo de Zimbabvo, 20-jaraĝa Lovemore Gavaza kaj lia pli juna frato 19-jaraĝa Learnmore Gavaza tenas sian subĉielan “frizosalonon” sub siringa arbo.

"Mi nomiĝas Lovemore Gavaza kaj aĝas 20 jarojn, nun kun mia pli juna frato mastrumas ‘subarban frizosalonon’."

La "subarba frizosalono" jam estas aparta pejzaĵo de la zono Avondale. Fakte ĝi estas stando sub la ĉielo, tie troviĝas seĝo por kliento, kelkaj pakaĵoj de falsaj hararoj, ne aliaj iloj, kiuj ofte necesas en frizosalono. Sed per lerteco ili plektis afrikajn karakterizajn harstilojn unu post unu kaj klientoj faras viziton seninterrompe. Laŭ Lovemore ilia “subarba frizosalono” havas multajn avantaĝojn, kiujn ordinara frizosalono ne havas.

"Multaj aŭtoj kaj homoj trapasas tiun ĉi straton, kio signifas, ke amaso da homoj vidas nian lertecon, do tio estas tre bona afiŝo. Se ili volas posedi mirindan harstilon, ili venos."

Komence rekomendite de amikoj kliento Juliana venis. Poste ŝi fariĝis malnova kliento kaj ĉiun du monatojn ŝi venas kaj ŝanĝas novan harstilon. Ŝi diris, ke la gefratoj lertas kaj ilia prezaro estas tre favora.

"La harfasonoj faritaj de la fratoj estas tre belaj, kaj por aranĝi harojn ne necesas longa tempo. Estas ankaŭ oportune fari haron ĉi tie, antaŭtempe mi telefonas kun ili kaj demandas, ĉu ili nun estas liberaj. Se ili ne estas okupataj, mi venas. Kaj la prezaro ĉi tie estas nur duono de aliaj."

Sed Lovemore agnoskis, ke ilia frizosalono sub arbo havas malfacilon. Li diris: "En pluva sezono de la novembro ĝis marto de la dua jaro, pro pluvo ne eblas aranĝi hararojn ekster ĉambro. Tial se necesas nia servo, ni vizitos hejmon de klientoj. Sed pro tio ne eblos servi por aliaj klientoj samtempe."

Lovemore planas lui budon kaj posedi veran salonon en la zono Avondale.

Afiŝo sur la arbo, kiu indekas la “subarban frizosalonon”.

Afiŝo sur la arbo, kiu indekas la “subarban frizosalonon”.


Dividu