“Pentraĵoj pri bonstata vivo” en urbo Tianjin

Ĝoja Publikigita: 2020-09-08 06:27:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina plej alta biblioteko

La ĉina plej alta biblioteko

En la urbo Tianjin troviĝas la ĉina plej alta biblioteko, kiu situas en la loko alta je 257 metroj en turo kaj estas ekipita per rotaciaj fenestroj. Ĝi nun estas la nova modo por retanoj. En la biblioteko, aŭskultante muzikon, vi povas legi libron aŭ stari ĉe fenestro spekante belajn vidindaĵon de la urbo. Ĉio estas bela kaj ĝuinda!

"Kiu volus veni ĉi tien en la pasinteco? La urbo estis malhela. Nun la urbo plibeliĝis, ankaŭ la vivo pliboniĝis. " Tion esprimis 64-jaraĝa leganto Yang Xin, rigardante la bluan ĉielon kaj verdan urbon ekster la fenestro.

Verdo fariĝis fono de la urbo

Matene de frua aŭtuno la suno malkovris vualon de vilaĝo Qianjin. Nova vivoplena tago venas al ĝardeno de vilaĝano Zhang Zhenhua. "Negoca sumo en 3 ĝis 4 monatoj povas atingi 7 ĝis 8 dekmil juanojn". Zhang fiere diris tion. Antaŭ okuloj estas tia bela pejzaĝo: puraj stratoj, ordaj loĝejoj, elegantaj pentraĵoj sur muroj ĉe stratoj kaj rizkampo kaj lotusa lageto ĉe vojo de la vilaĝo.
Sed antaŭ kelkaj jaroj la vilaĝo estis konata “malprogresinta” vilaĝo kun malpura, malorda kaj malbona medio. "Eĉ vilaĝanoj ne volis resti", Zhang rememoris.

En 2017 la urbo Tianjin koncentre reguligis pli ol 20 mil entreprenojn, kiuj estis disaj kaj malordaj kun polucio, kaj fermiĝis tiaj fabriketoj en la vilaĝo.
Lastjare danke al disvolvo de ekologia agrikulturo kaj turismo la vilaĝa pokapa disponebla enspezo superis 27 mil juanojn.

Prezentiĝis "profito el novokreo"
Estas okulfrapaj unu post unu kreivaj fruktoj en la montriĝa centro de scienc-teknika ĝardeno de Tianjin-Binhai-Zhongguancun, inter ili troviĝas subakva glisilo Sea Wing. La glisilo plej profunde mergiĝis je pli ol 7 mil metroj kaj havas multajn "la unuaj" de la mondo en maro. Liu Qi, vicdirektoro de tianjin-a scienc-teknika limigita kompanio pri maraj ekipaĵoj Shenzhilan, diris, ke malantaŭ tio estas pli ol 200 patentoj de la kompanio.
Kreemaj entreprenoj donas scenejon al homoj kun revoj, tial kreskas tiaj entreprenoj. En la lastaj pli ol 3 jaroj post fondo de scienc-teknika ĝardeno Zhongguancun en urbo Tianjin, pli ol 1 700 entreprenoj sin registris kaj ili kultivis amason da originalaj gravaj fruktoj.
"En la unua duono de la kuranta jaro strategiaj novaj industrioj de la urbo okupis 25,3%, pli multe je ĉirkaŭ 5 procentoj ol tiu en la pasinta jaro", diris Zhou Shengxi, ĝenerala ekonomikisto de tianjin-a buroo pri industrio kaj informadiko.

Ordinaruloj ĝuas "inteligentan" vivon
Antaŭ nelonge Tian Hua aĉetis apartementon en inteligenta loĝkvartalo, kie troviĝas inteligentaj leterkestoj, rubujoj, kurejoj kaj sekuraj ekipaĵoj. Hejme alvokinte "Xiaodu" ,li povas interrete demandi kuracistojn, kaj kiam li alvokas 'Xiao’ou', tiam estos fermitaj fenestraj kurtenoj. "Aŭtomata inteligento plibeligas la bonstatan vivon", diris Tian.

Inteligenta roboto fotita en la scienc-teknika ĝardeno de Tianjin-Binhai-Zhongguancun

Inteligenta roboto fotita en la scienc-teknika ĝardeno de Tianjin-Binhai-Zhongguancun


Dividu