Filmo pri stabiligo de ekstera komerco---Akceli Konsumadon

Publikigita: 2020-09-22 10:38:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Stabiligo de ekstera komerco kaj kapitalo estas tre grava por Ĉinio dum la epidemio. Ni publikigas ĉirilatan dokumentan filmon Fido kaj Rimedoj. Jen estas la tria: Akceli Konsumadon.

Hispana korporacio Inditex, al kiu Zara, la konata markoapartenas akiris pli ol 200 milojn da mendiloj dum ĉijara surreta aĉeta festivalo 618. Tio estas signifoplena reviviĝo por la firmao, ĉar 88% de ĝiaj butikoj haltis sian negocon en la unua trimestro de 2020.

Eva Serrano

Plenuma ĉefadministranto de Inditex en Ĉinio

Danke al la aĉetaj festivaloj 55 kaj 618, la negocoj multiĝis kaj vendsumo altiĝis. La vendsumo de butikoj en majo okupas 80%-90% de tiu de la sama periodo pasintjare, pli multe je 20% kompare kun tiu de aprilo. La totala surreta vendsumo estas pli alta ol tiu de la pasinta jaro.

Surreta podetalo rapide plenigis mankon pro influo al ĉeloka konsumado. En la antaŭa duonjaro, multaj eksteraj entreprenoj kreis miraklon per surreta vendado. Ferrero estas la kvara granda ĉokoladofabrikanto en la mondo. Ĝia vendsumo kreskis je 54,8% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro dum la aĉeta festivalo 618.

Mauro De Felip

Ĝenerala direktoro de Ferrero en Ĉinio

Parolante pri elektronikaj negocoj, ĉiuj en nia korporacio nature donis gravecon al Ferrero en Ĉinio

Nia surreta vendsumo okupas la unuan lokon en tiu de la korporacio.

En la unua duono de la kuranta jaro, la totala surreta vendsumo de Ĉinio kalkuliĝis al 515 miliardoj da juanoj, pli multe je 7,3% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. Elektronikaj negocoj prezentas grandan viglecon. Fronte al tendenco de rapida altgradigo de konsumado, la ĉina registaro publikigis multajn rimedojn por akceli viglecon de la merkato.

Zhong Shan

Ĉina Ministro pri Komerco

Klopodoj devas esti faritaj por akceli konsumadon. Necesas antaŭenigi transformiĝon de stratoj por piedirantoj altgradigi kaj disvolvi ĉenajn butikojn. Necesas plivastigi kamparan konsumadon akceli kamparajn elektronikajn negocojn, tiel industriaj produktoj povos iri al la kamparo kaj kamparaj produktoj povos iri al urboj. Sekve de plialtigo de efikeco de konsumaj rimedoj, ĉina konsuma merkato paŝopostpaŝe revigliĝas. Latenta forto en konsumado estos ellasita. Tiuj eksteraj entreprenoj sekvos la tendencon kaj ellaboros novan strategion kaj planon.

Eva Serrano

Plenuma ĉefadministranto de Inditex en Ĉinio

Ni investos miliardojn da eŭroj por akceli surretajn negocojn. Cetere 1,7 miliardoj da eŭroj estos uzataj

por altgradigi funkciajn platformojn de butikoj per progresinta tekniko. Ni plu faros novigon laŭ bezonoj de klientoj kaj liveros trafajn servojn por faciligi ilian aĉetadon, ekzemple rekt-elsenda vendado, wechat-aplikaĵo kaj tiel plu.

Mauro De Felip

Ĝenerala direktoro de Ferrero en Ĉinio

Ni konfirmis la detalan ciferon de nia celo. La vendsumo realigos trioblon da kresko en venontaj kvar ĝis kvin jaroj.

Novaj konsumaj rimedoj kaj kanaloj, kiaj surreta konsumado, rekt-elsenda merkatado kaj kolektiva aĉetado de loĝkomunumoj prezentas fortan viglecon en Ĉinio. Tiuj novaj rimedoj kaj kanaloj efike interligas provizan flankon kaj bezonan flankon elfosas eminentajn industriajn kolektivojn en diversaj lokoj, tiel entreprenoj povas rapide rekomenci produktadon, akceli konsuman kompenson

kaj eliri latentan forton. Kiel lando kun plej multaj loĝantoj, Ĉinio havas 40 milionojn da loĝantoj kun meznivela enspezo. Tio signifas, ke la merkato de enlanda postulado kun grandega skalo jam formiĝis.

Chen Wenling

Ĉefekonomikisto de Ĉina Centro pri Internacia Ekonomia Interfluo

Ĉinio havas merkaton kun grandega skalo, dividendoj de la ĉina merkato estas kontinue eligitaj

Tio probable estos plej granda allogo aŭ ĉarmo por eksteraj entreprenoj.

Konsumo estas movforto por ekonomia kreskado. Tamen ĝi alfrontas necertecon pro disvastiĝo de la epidemio. Kiel akceli konsumadon fariĝis komuna demando de ĉiuj ekonomiaj entoj. Ĝuste en tio, Ĉinio dividas la kreskantan gigantan merkaton kun diversaj landoj, per pli altnivela malfermo

kaj aldonas kontinuan movforton al altkvalita disvolviĝo de la monda ekonomio.

Dividu