Rakonto pri usona fraŭlo Kenton, kiu vivas en ĉina provinco Henan

Ĝoja Publikigita: 2020-09-29 05:54:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Saluton karaj gefratoj! Mi estas fremdlandano en Henan-provinco, mia ĉina nomo estas Ye Fengguang. Ye signifas folion, feng venton kaj guang brilon. Mi loĝas en Ĉinio preskaŭ 5 jarojn."

La fraŭlo, kiu parolas en la henan-a dialekto, nomiĝas Kenton kaj venas de urbo Milwaukee de usona Viskonsino. La unua urbo, kie li restis en Ĉinio, estas Ŝanhajo, tamen li rapide trovis, ke li volas vidi alian lokon krom grandaj urboj en Ĉinio.

"Mi ne volas resti en grandaj urboj kiel Ŝanhajo, Pekino kaj Kantono. Ĉar mi volas lerni malsamajn kulturojn kaj malsamajn pensmanierojn."

Tiam unu organizaĵo por publika bono bezonis volontulojn por instrui la anglan lingvon al infanoj en henan-a kamparo. Tial Kenton fariĝis volontulo kaj venis al gubernio Zhecheng de urbo Shangqiu. Komence li tute estas fremda al ĉio tie.

"Tiu ĉi loko estas tute malsama. Tute malsamaj estas manieroj de parolado, ago, manĝo ktp. Ĉio estas malsama."

La gubernio Zhecheng situas ĉe la suda bordo de la Flava Rivero kaj distancas je pli ol 200 kilometroj for de la ĉefurbo de la provinco. Ĉi tie la parto de la Flava Rivero longas je 28,2 kilometroj kaj areas akve 373,2 kvadratajn metrojn. La Flava Rivero donis ekzotajn pejzaĝojn al la du bordoj, kaj pro la rivero lokanoj estas gastamaj kaj simplaj.

Pro gastamaj lokanoj Kenton elektis restadon post fino de la instruo de la angla lingvo.

"La lokanoj ĉiam diras: 'Konfuceo diris, ke vi venas de tiel fora loko, tial ni devas helpi vin' kaj similajn vortojn. Mi ne klare memoras ilin, sed la senco estas tia. Henan-anoj estas tre gastamaj por mi."

Gastamaj onklinoj, kiuj dancas en placo, donis la ĉinan nomon al li.

"En la fruaj tagoj ĉi tie mi vidis, ke amaso da onklinoj dancas en placo. Mi sekvis ilin kaj dancis. Ili diris: 'Tiu ĉi fremdlandano estas tre brila (ĉine Fengguang)! Vere, estas bona nomo.'"

Kenton instruas ludi korbopilkon por lokaj knaboj

Kenton instruas ludi korbopilkon por lokaj knaboj

Li instruis al geknaboj la anglan lingvon kaj ludis korbopilkon, dum la geknaboj instruis al li la ĉinan lingvon. Ok monatojn poste multe progresis la geknaboj en la angla lingvo, kaj li povas komuniki kun lokanoj en la ĉina lingvo, ankaŭ ilia teamo de korbopilko fariĝis la plej bona en la gubernio.

Li spertis tieajn lokajn kondiĉojn kaj kutimojn, lernis de lokanoj manierojn komunikajn kaj amikiĝis kun multaj lokanoj. Nun Ĉinio ne plu estas abstrakta nocio, sed veraj homoj ĉe li. Li jam fariĝis ano de la gubernio.

Pro laboro li ofte vojaĝis en diversaj lokoj de Ĉinio. Tamen li planas resti ĉiam en Henan, ĉar Henan estas lia hejmloko.

"Kien ajn mi vojaĝas, Zhecheng ĉiam estas mia hejmloko en Ĉinio."

Kiel Flava Rivero la gubernio Zhecheng estas ampleksa kaj plena je viveco. Kenton diris, ke li kaj liaj familianoj tre ŝatas Flavan Riveron kaj esperas naĝi en la rivero.

"Ĉiuj fremdlandanoj scias la Flavan Riveron. Kiam miaj gepatroj venis, mi gvidis ilin unue al Zhecheng, due al la Flava Rivero. La Flava Rivero estas vere ĉarma! Ĝin mi ŝategas, ankaŭ miaj gepatroj."

Kenton kaj amikoj amuziĝas ĉe la Flava Rivero

Kenton kaj amikoj amuziĝas ĉe la Flava Rivero


Dividu