Antaŭenigi ŝanĝiĝon de strukturo

Publikigita: 2020-10-29 12:17:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Tiu estas indukta elektroplumo, kiu estas malsama kun la tradicia. Kiam ni metas ĝin en ŝtopilon, la indukta elektroplumo…

Kiel kreinto de la marko, Chen Yanzhen la duafoje provas eksterlandan vendadon de la indukta elektroplumo Finder per rekta elsendo.

Chen Yanzhen, ĝenerala direktoro de la Kompanio Finder

Ni faris rektan elsendon de entrepreno al eksterlandaj entreprenoj sur tri malsamaj platformoj, kiu ricevis pozitivan reagon el klientoj kaj altigis influon de nia entrepreno.

Se ne okazus la pandemio, Chen ne povus tiel forte senti gravecon de ŝanĝiĝo. Kiel unu el denaskaj entreprenoj en Yiwu, sub klopodoj en la pasintaj 20 jaroj, Finder jam plenumis disvolviĝon el vendotablo pri ŝraŭbiloj ĝis kompleta entrepreno, konsistanta el fabrikado kaj komerco. Ĝiaj produktoj estis eksportitaj al 146 landoj kaj plenumis marko-registron en 173 landoj. Tiuj produktoj estas tute fabrikitaj per propraj esploro kaj desegnado, kaj 80% inter tiuj apartenas al industria kaj speciala nivelo. Sed influite de la epidemio, la kompanio suferas duoblan premon pri redukto de aboniloj kaj troa stoko de varoj. La funkciado preskaŭ haltis.

Chen Yanzhen, ĝenerala direktoro de la Kompanio Finder

Ni ĉefe laboris pri la tradicia maniero de eksterlanda komerco kaj la realaj negocoj okupis pli ol 90% de la funkciado. La epidemio grandskale influis nian funkciadon, ĉar la klientoj ne povis veni al Ĉinio.

Por kiel eble plej rapide eskapi el la krizo, Chen ĉiam klopodis por serĉi nivan komercan manieron. Ŝi unuflanke provis transloki la komercon en) la interreton, kaj aliflanke planis sendi la produktojn al eksterlandaj konservejoj.

Chen Yanzhen, ĝenerala direktoro de la Kompanio Finder

La eksterlandaj konservejoj estas ankaŭ haloj de prezentado. Ĝi povas helpi al la eksterlandaj klientoj koni la ekzemplojn de niaj produktoj sen vizito al Ĉinio. Kiam ili renkontiĝis kun nia produktoj kaj reale spertis la ekzemplojn, ili altigis konfidon al nia kompanio. Tial ni povas serĉi la kanalon de novaj klientoj.

Estas konsolinde, ke en majo la eksterlanda komerco komencis vigligon sekve de epidemia moderigo en kelkaj landoj, kaj la kvanto de aboniloj en tiu monato atingis preskaŭ 80% de tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

Chen Yanzhen, ĝenerala direktoro de la Kompanio Finder

Mi pensas, ke la nombro eksplodos aŭ altiĝos post duona jaro kaj efektivigos ne nur la saman nivelon sed ankaŭ kreskon de 30% de vendkvanto de la pasinta jaro laŭ mia anticipo.

Serĉi ŝanĉojn en krizo jam fariĝas komuna kono de ĉinaj entreprenoj pri eksterlandaj komercoj. Por eskapi el la krizo, la entreprenoj nepre prenas sian propran vojon pri ŝanĝiĝo de strukturo.

Ye Fujing, estro de la insitituto pri eksterlanda ekonomio sub la Nacia Komitato pri Disvolvo kaj Reformo

La fabrikaj entreprenoj pri eksterlanda komerco devas plu serĉi ŝanĝiĝon de sia strukturo. Unue, ili marŝas al la pinta kaj meznivela kampo kaj starigas proprajn markojn; due, ili plenumas aĉetadon kaj en eksteraj landoj kaj en interno de la lando, kaj vendadon en la sama maniero; trie, ili devas sufiĉe uzas la rimedojn de modernaj teknologioj por akceli altgradigon de fabrika komerco.

La kompanio pri kriogenika projekto Icool estas tradicia eksporta entrepreno de varmizolaj tuboj de klimatizilo, kiu havas klientojn en pli ol 130 landoj de la mondo. La epidemio alportis al la profesioj grandan riskon, tamen la eksportado de la kompanio Icool efektivigis duoblan kreskon en la unua duonjaro. La forta kapablo kontraŭ riskoj ĝuste venis el la provo de struktura ŝanĝiĝo antaŭ kelkaj jaroj.

Lin Hongqiang, ĝenerala direktoro pri financo de la kompanio Icool

La tutmonda konkurenco estas tre streĉa kaj la tradicia komerco surefas botelkolon, do ni faras la provon de struktura ŝanĝiĝo. Unuflanke, ni antaŭenigas la novigon per esploro de pintaj produktoj. Aliflanke, ni ĉiam vastigas nian merkaton, serĉas novajn kanalojn de vendado kaj pliigas nian etendiĝon en la produkt-ĉeno.

La eksplodo de la epidemio translokigis batalejojn de entreprenoj de realaj butikoj al interreto. Icool ankaŭ starigis surretajn butikojn en kelkaj mondfamaj platformoj kaj rekte servis la klientojn per transborda elektronika komerco.

Lin Hongqiang, ĝenerala direktoro pri financo de la kompanio Icool

La periodo de konkurenco pri produktoj jam forpasis. Nun ni ĉefe rekte kontaktas kun la finajn klientojn kaj liveras servon al ili. Tio nepre estos tendenco en estonteco, kaj la novtipaj kanaloj kaj vendado per elektronika komerco okupos pli da proporacio de la tuta vendkvanto.

En la antaŭaj sep monatoj de tiu ĉi jaro, la privataj entreprenoj de Ĉinio efektivigis importadon kaj eksportadon kun la valoro de 7 830 miliardoj da juanoj, kiu kreskis je 7.2% ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Nun la entreprenoj fariĝas la ĉefaj fortoj kaj stabiligoj de la eksterlanda komerco de Ĉinio. La epidemio ŝanĝis situacion de tiuj entreprenoj, kaj tio ankaŭ puŝas ili sin liberigi el la komforta zono kaj konsideri pri la struktura ŝanĝiĝo. Post la epidemio, kelkaj entreprenoj eble falis kaj plejmulte da entreprenoj fortiĝos pro iliaj neflekseblecoj.

Dividu