Pudong marŝas al altkvalita disvolvado

Ĝoja Publikigita: 2020-11-10 15:54:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Novigo okupas tre gravan lokon en la ĉina ĝenerala situacio de moderniga konstruado. Lastajn jarojn la distrikto Pudong de la urbo Ŝanhajo atentis kombinon de scienc-teknika novigo kaj industria amasiĝo, garantiante konstruadon de epikaĵoj de grandaj sciencoj donis fokuson al 6 kernaj industrioj kiel "novaj medicinaĵoj" kaj "produktaĵoj intelektaj", aktive konstruis modernajn industriajn amasojn kaj kreemajn entreprenajn amasojn plenajn je viveco kaj realigis altkvalitan disvolvadon.

Surgrua bildo pri la Ŝanhaĵa Sinkrotrona Radiada Instalaĵo

Surgrua bildo pri la Ŝanhaĵa Sinkrotrona Radiada Instalaĵo

En Alt-teknika Parko Zhang Jiang ĉe laboratorio pri biomakromolekula kristalografia radiofasko de Ŝanhaja Sinkrotrona Radiada Instalaĵo, laboranto montras al raportisto kiel regi brakojn de maŝino por preni specimenon de ovoblanka kristalo, kies diametro longas nur dekonon de haro, el ujo plena je likva nitrogeno, poste per surradio de sinkrotrona radiado kolekti kompleton da donitaĵoj, tial analizi strukturon de atoma distingivo de proteino.

Internaĵoj de Ŝanhaĵa Sinkrotrona Radiada Instalaĵo

Internaĵoj de Ŝanhaĵa Sinkrotrona Radiada Instalaĵo

Ŝanhaja Sinkrotrona Radiada Instalaĵo estas grandscienca instalaĵo por produkti lumon kaj ĝia ĉefa funkcio estas helpi al sciencistoj observi mikrokosmon, vaste uzatan por frontaj bazaj esploroj de vivscienco, materiala scienco, kemio kaj scienco de energioj kaj medio. Danke al la instalaĵo esploristoj povas testi strukturon de virusa proteino, tiel trovi metodon venki malsanojn. Ĝi ankaŭ povas analizi strukturojn de materialoj de trezoraj kulturaj restaĵoj de la Imperiestra Palaco, helpos al scienc-esploristoj ellabori pli progresintajn protektajn rimedojn.

Huang Yuying, vicĉefinĝeniero de la laboratorio de Ŝanhaĵa Sinkrotrona Radiada Instalaĵo, faris konigon.

Huang Yuying, vicĉefinĝeniero de la laboratorio de Ŝanhaĵa Sinkrotrona Radiada Instalaĵo, faris konigon.

Huang Yuying, vicĉefinĝeniero de la laboratorio de Ŝanhaĵa Sinkrotrona Radiada Instalaĵo, konigis: "Ĝi povas helpi nin solvi gravajn kaj grandajn sciencajn problemojn. Kun plej progresintaj sciencaj instalaĵoj, scienc-esploraj metodoj ni povas solvi sciencajn kaj ekonomiajn problemojn de Pudong, de Ŝanhajo kaj de la lando aŭ ŝtatajn strategiajn problemojn. ‘Ŝanhaja Sinkrotrona Radiada Instalaĵo’ estas la brila vizitkarto de Pudong pri scienc-tekniko. Post la lasta dekjaro da baza esploro multaj scienc-esploraj fruktoj transformiĝis en industriojn, sen tiuj bazaj esploroj ne eblas."

La Ŝanhaja Sinkrotrona Radiada Instalaĵo estas la ĉina unua, ankaŭ nuna funkcianta monde plej progresinta mezenergia tria-generacia sinkrotrona radiada lumfonto. Danke al ĝi ĉina esplora teamo malkovris infektajn mekanismojn de brida gripo, Ebola kaj aliaj virusoj, ankaŭ multaj novaj medicinaĵoj esploritaj kaj produktitaj sur la bazo de donitaĵoj el ĝiaj eksperimentoj eniris en klinikajn provojn. Laŭ konigo nun en Pudong troviĝas sume dek tiaj instalaĵoj finkonstruitaj kaj konstruataj de grandaj sciencoj, kaj ili donos altnivelan platformon por bazaj esploroj.

Unu grava celo de scienc-teknika novigo ĝuste estas akceli disvolvon de pintaj industrioj. Pudong aktive esploris novajn modelojn de ŝanĝo de scienc-teknikaj fruktoj, stimulis progresintajn entreprenojn fondi centrojn pri novigo, konstrui kreemajn amasigajn platformojn de artefarita intelekto, konservi kernajn partojn de industriaj ĉenoj, okupi altajn lokojn de valoraj ĉenoj kaj fortigi gvidan funkcion de altnivelaj industrioj.

En sperta centro pri artefarita intelekto en Zhang Jiang raportisto renkontiĝis kun roboto de artefarita intelekto nomita Wangbao. Ĝi posedas fulman reagon kaj glatan parol-kapablon, ankaŭ de tempo al tempo montras sian saĝecon.

En tiu ĉi centro amasiĝis ĉefstabejo de esploro kaj ekspluato de la entrepreno IBM, ĉefstabejo de Granda Ĉina Zono de Infineo, Ali kaj aliaj gravaj entreprenoj. Nun plivastiĝas la industria kaj kreema ekologio de la centro al la tuta parko de Zhang Jiang.

Yuan Tao, ĝenerala sekretario de la partia komitato kaj ĝenerala direktoro de la limigita kompanio Zhang Jiang, Ŝanhajo, konigis: "En la malpli ol du jaroj amasiĝis rapide multaj entreprenoj, kio sufiĉe enkorpigas la apartan rolon de la registaro aŭ entreprenoj posedataj de la ŝtato en disvolvo de industrioj. Mi opinias, ke tio unue profitas de urbaj avantaĝoj de Ŝanhajo kaj de Pudong, profitas de regionaj avantaĝoj kaj profitas de avantaĝo de nia malfermo kaj reformado. Kaj tiom da grandskalaj entreprenoj kaj profunda resumo de industrioj estas la bazo por rapida amasigo kaj formo de ekologio de industrioj."

Sansheng Guojian

Sansheng Guojian

Sansheng Guojian estas la kreema biomedicina entrepreno sin dediĉanta al esploro kaj produkto de antikorpaj medicinaĵoj. Profitanta de la avantaĝo de amasigo de kreemaj medicinaj entreprenoj en Zhang Jiang, la entrepreno multajn jarojn persistis en novigo. Antaŭ nelonge la entrepreno ricevis sankcion de la Nacia Administracio de Medicinaj Produktoj pri iu nova medicinaĵo, tial ĝi rompis monopolon de rilataj importitaj medicinaĵoj kaj donas favorojn al pli da ĉinaj pacientoj de mamkancero.

Parolante pri la kialo de novigo kiel disvolva bazo de la entrepreno, ĝenerala direktoro de la entrepreno Sansheng Guojian Lou Jing diris:

"Ni havas neniun alian elirejon. Ĉar nunaj produktaĵoj ne povas kontentigi ĉiujn klinikajn bezonojn, tial ni esperas kontinue kontentigi tiujn bezonojn per novigo."

Pudong ankaŭ per serio da novigaj sistemoj plibonigis ekologian medion por kreemaj entreprenoj. Inter ili fortigo de protekto de intelekta proprieto estas tre grava enhavo. Zhang Jun, vicestro de buroo de Pudong pri intelekta proprieto, konigis: "Por altkvalita disvolvo de nia landa ekonomio nepre estas protektado de intelekta proprieto. Unue ni fondis pudong-an buroon pri intelekta proprieto por pli bone amase fari administradon kaj unuece plenumi leĝojn, due dum nia protektado de intelekta proprieto justa protekto estas la ĉefa kaj administra protektado donas helpon, plue ni havas plurflankan solvan mekanismon kaj socian komunan administron, tial bone leviĝas negoca medio de protektado de intelekta proprieto kaj donos pli bonan garantion al kreemaj entreprenoj."

Dividu