Pudong konstruas altkvalitan vivon

Ĝoja Publikigita: 2020-11-17 15:20:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kuranta jaro estas la 30-a datreveno de la ekspluato kaj malfermo de Nova Areo Pudong de Ŝanhajo. Antaŭ 30 jaroj en Pudong estis nur kampoj, kaj nun Pudong fariĝis moderna nova distrikto kun amasoj da funkcioj, kompletaj elementoj kaj progresintaj instalaĵoj, kaj la grava marko de ĉina reformo kaj malfermo kaj miniaturo de ŝanhaja moderniga konstruado. Dekojn da jaroj Pudong forte akcelis disvolvon de kulturaj kreivaj industrioj, aktive konstruis altkvalitan kulturan vivon kaj gajnis riĉajn rikoltojn de efikoj kaj ekonomia kaj socia.

Ripozejo

Ripozejo

Vespere en la orienta bordo de Huangpu-rivero kontraŭ Ŝanhaja Digo estas plenplenaj turistoj, kiel arbaro staras granda nombro da altklasaj restoracioj, drinkejoj kaj kafejoj. En Pudong ĉie kovras kultura etoso. Sur strato ĉe bordo po-unu-kilometre troviĝas ripozejo, en ĝi estas libroj, periodaĵoj kaj literaturaĵoj. Tage oni ripozas kaj legas librojn ĉi tie kaj vespere famuloj pri kulturo vivante elsendas programojn interrete ĉi tie.

Se oni volas sperti "pli altan" kulturan vivon, estas bona elekto viziti librejon Duoyun en proksima Ŝanhaja Turo, kiu altas je pli ol 600 metroj. La librejo areas je pli ol 2 200 kvadrataj metroj, havas pli ol 60 mil ĉinajn kaj alilandajn librojn kaj pli ol 2 mil produktaĵojn kulturajn. Kial oni instalis la librejon en tia ora loko Ŝanhaja Turo? S-ro Ling Yun, direktoro de la librejo Duoyun, diris:

Ripozejo

Ripozejo

"Ŝanhaja Turo estas la plej alta turo de Ĉinio ĝis nun kaj samtempe ĝi leviĝas en Pudong. La disvolvo de Pudong en la lastaj 30 jaroj fakte koncentris la disvolvon de Ŝanhajo en la lastaj pli ol 70 jaroj, tial ni opinias, ke Ŝanhaja Turo reprezentas esperon nian pri la librejo Duoyun en la estonto."

En la lastaj 30 jaroj Pudong realigis ĉiuflankan progreson de ekonomio kaj socio, ankaŭ forte viglis kultura vivo, kiu antaŭe mankis en Pudong.

 Teatro 1826

Teatro 1826

En Teatro 1826 estas provludita infana dialoga dramo. Teatro 1826 estas dezajnita de arkitekto sur fabriko de ŝipoj, havas 800 sidlokojn kaj kombinas modernon, arton kaj ludojn. Ĝi ekfunkciis en 2018 kaj tuj komencis gajnon de profito post 9 monatoj. Respondeculo pri funkciigado Li Yan konigis: "Estas rare en la industrio de teatro, aparte ĉi tia teatro sen subvencio. En la dua jaro post ekfunkciigado, nome 2019, ni jam gajnis profiton je pli ol 5 milionoj da juanoj. Kaj ĉi tia sensubvencia funkciiga modelo de teatro estis unuapaŝe ekzamenata en provo de merkatigo."

 Teatro 1826

Teatro 1826

Dum la periodo de la “13-a Kvinjara Plano” en Pudong aperis unu post unu briloj en kampoj de filmo, prezentado, kulturo kaj turismo kaj rapide disvolviĝis la industrio de cifereca enhavo, kiun reprezentas elektra konkura ludo, interreta literaturo kaj interreta video kaj radio. Huang Wei, estro pri kulturo, sporto kaj turismo de Pudong, diris: "En la pasinteco oni emfazis publikan kaj tradician kulturon, sed nun mi opinias, ke tio ne sufiĉas. La pliiĝanta valoro de nia kultura kreiva industrio atingis 100 miliardojn da juanoj kaj okupas 12% de ŝanhaja produkta sumo, kaj la industrio jam fariĝis la subtenila industrio kaj grave kaj grande kontribuis al ekonomia disvolvo, tial oni ne povas ignori ĝin."

Laŭ konigo, sekve de finkonstruo kaj ekfunkciigo de Ŝanhaja Teatro, Ŝanhaja Muzeo (orienta filio), Pudong-a Galerio kaj aliaj gravaj instalaĵoj de kulturo, Pudong marŝos sur novan ŝtuparon pri kultura etoso kaj kultura industrio.

Dividu