Gobia ekologia agrikulturo en Jiuquan de provinco Gansu

Ĝoja Publikigita: 2020-11-24 15:53:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Agrikultura ĝardeno de urbeto Dongdong

Agrikultura ĝardeno de urbeto Dongdong

En multaj lokoj de la ĉina nordokcidenta landparto estas tro seke, mankas pluvo kaj la ekologio estas malfortika, tial la disvolvado estas limigita. Tamen lastajn jarojn la urbo Jiuquan de la provinco Gansu marŝis sur la vojo de altkvalita disvolvo de agrikulturo danke al utiligo de gobiaj resursoj kaj al disvolvo de ekologia agrikulturo.
En agrikultura ĝardeno de urbeto Dongdong de distrikto Suzhou en la urbo Jiuquan orde viciĝas varmejoj sur sabla tero. Ene de varmejoj estas maturiĝontaj legomoj kaj fruktoj.
"En tiu ĉi varmejo ni plantis kukumojn. Ni semis la 3-an kaj la 4-an de aŭgusto, kaj maturiĝis ili ĉirkaŭ la 10-an de septembro kaj estis ekvendataj. La tuta procezo daŭras ĉirkaŭ 35 ĝis 40 tagojn.”
La parolanto nomiĝas Qin Cunguo. Enirinte lian varmejon li tuj vigle konigis al raportisto siajn legomojn. Qin estas ano de vilaĝo Sihao en la urbeto Dongdong. Pasintece li kaj lia edzino diligente laboris sur la propra 30-mua kampo kaj neniam imagis, ke iutage ili fariĝos gvidantoj de la vilaĝo rilate riĉiĝon.
En 2018 aŭdinte, ke la vilaĝo disvolvos gobian agrikulturon kaj plantos legomojn en varmejoj, Qin faris decidon post longtempa konsidero. Li luis kampon el la kooperativo de la vilaĝo kaj ekiris sur la vojo de plantado en varmejoj. Li diris: "Ni faris planton en la 30-mua tero, la enspezo estis malmulta, ne sufiĉis por ordinara elspezo de la familio, pro tio ni decidis konstrui varmejojn. Tiam ni havis iom da maltrankvilo, tamen ni zorgeme lernis teknikon.”
Por la unua provo Qin ne havis sperton, tial li petis konsilon de teknikistoj kaj lertuloj, kaj lernis kaj laboris. Rapide li lertas en elekto de semoj, preventado kaj kuraco de plantmalsanoj kaj fiinsektoj, uzado de instalaĵoj en varmejoj ktp. Lastjare tomatoj plantitaj de li estis bonvenigataj en bazaro. Pro tio en la kuranta jaro li refoje plivastigis la skalon kaj luis pliajn tri varmejojn kaj plantis en ili tomatojn kaj kukumojn.

Qin Guopeng en varmejo

Qin Cunguo en varmejo

Jen la dialogo inter Qin kaj raportisto:

Qin: El unu varmejo ni povas gajni enspezon je ĉirkaŭ 40 mil juanoj, krom investo la malneta enspezo povas esti 30 ĝis 35 mil juanoj.
Raportisto: Nun vi havas kvin varmejojn, do la enspezo estas tre bona.
Qin: Jes! Se ne estas tiel mi ne faras la gobian agrikulturon. En la pasinteco ni plantis legomojn kaj fruktojn en nur 30 muoj da tero, la jara malneta enspezo egalis nur al tiu el la nuna unu varmejo.
Nun Qin plenas de fido kaj rigardas "plantadon en varmejoj" kiel sian entreprenon. Li diris:"Mia nuna ideo estas pliigi la nombron de varmejoj, danke al gvidado de fakuloj mi elektos pli bonajn specojn kaj produktos pli bonkvalitajn legomojn en la estonto por riĉigi korbojn de jiuquan-anoj, ankaŭ abundigi korbojn de la popolanoj de Ĉinio."

Centro por semokultivo

Centro por semokultivo


Pli ol 20 entreprenoj kaj kamparanaj kooperativoj sinsekve konstruis 2 500 varmejojn en la agrikultura ĝardeno en urbeto Dongdong, kie troviĝas la varmejoj de Qin. La varmejoj celas kontentigi bezonon de bazaroj en Pekino, Ŝanhajo kaj Guangzhou. Wu Haixia, partikomitata prezidanto de la urbeto Dongdong, diris:"Kun la modelo de entrepreno plus kompanio plus kooperativo plus kamparanoj plus bazo ni konstruis la mekanismon kunligi interesojn, por ke entreprenoj kaj kompanioj senĉese disvolviĝu en nia ĝardeno kaj samtempe kamparanoj dividu disvolvajn fruktojn de nia gobia agrikulturo."

En la ĝardeno troviĝas ankaŭ centroj por semokultivo, sinteza servado kaj rezervado kaj loĝistiko, enkondukis progresintajn plantajn kaj konstruajn teknikojn el Israelo kaj Nederlando kaj esplor-ekspluatis kaj uzis 42 novajn teknikojn.
En 2009 Jiuquan komencis gobian agrikulturon. De 2009 ĝis nun Jiuquan sume konstruis 90 agrikulturajn ĝardenojn kaj demonstrejojn, kies areo atingis 93 mil muojn kaj ĉiujare Jiuquan provizas pli ol 4 milionoj da tunoj da bonkvalitaj legomoj kaj fruktoj al tutlandaj bazaroj.

Dividu