Victoria: En Ĉinio mi realigis ĉiujn miajn revojn

Ĝoja Publikigita: 2020-12-01 15:05:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Embarasoj de alilandaj geedzoj en Ĉinio

Raŭndo Unu

Vadim: Kiam mi unuafoje manĝis ĝjaŭzion, kuiritan pastaĵon farĉitan per spicita vianda-kaj-legoma hakaĵo, mi senigis la kovrilon kaj manĝis nur la farĉojn.

Victoria: Kia specialaĵo estas? Mia unuafoja sperto estas, ke mi senigis la farĉojn.

Raŭndo Du

Vadim: Kiam mi unuafoje gustumis frandaĵojn en kuirpoto, mi trinkis nur la supon.

Victoria: Via sperto estas neniel aparta. Kiam mi unuafoje manĝis mi manĝis nur la spicojn ene.

Victoria

Victoria

La parolado, kion vi aŭdis, venas el videaĵo farita de rusanino Victoria kaj publikigita sur ĉina interreta platformo. La 36-sekunddaŭra videaĵo gajnis atenton de amaso da retanoj kaj en tre mallonga tempo ĝi estis klikitaj je proksimume 400 mil fojoj. Victoria aĝas 32 jarojn kaj venas el la rusa urbo Sankt-Peterburgo. Ŝi kaj ŝia edzo Vadim havas konton ĉe ĉina interreta platformo nomitan "La geedzoj Victoria" kaj rakontas ĉiutagan vivon de la 4 membroj de la familio en Ĉinio per amuzaĵoj en la ĉina lingvo. La konto funkciis nur unu kaj duonan jaron, tamen jam pli ol 5,2 milionoj da homoj fariĝis fanoj.

La filo kaj filino de Victoria

La filo kaj filino de Victoria

"Ni nun havas pli ol 5 milionoj da fanoj, pro tio mi opinias, ke niaj videaĵoj estas sukcesaj. Ni povas vidi rezulton de niaj videaĵoj, niaj fanoj ofte babilas kun ni pri niaj laboroj. Mi opinias, ke mi tiel multe amas Ĉinion kaj tiom da ĉinoj amas nin, tial mi tre ĝojas."

De la infaneco Victoria ŝatas la ĉinan kulturon kaj ĉinajn manĝaĵojn. Ŝiaj plej ŝatataj ĉinaj pladoj estas pecigita kokaĵo kun grajno de ternukso kaj fiŝ-spicita porkaĵo-tranĉaĵo. En 2009 tiama 21-jaraĝa Victoria kun amo al la ĉina kulturo eklernis la ĉinan lingvon en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato kaj renkontiĝis kun Vadim. Poste Victoria edziĝis kun Vadim kaj daŭris ilian vivon en Pekino.

Kiel multaj virinoj de infaneco Victoria havas la revon fariĝi stelo. En 2015 oportuno aperis kaj ŝi ludis rolon en ĉina televida serialo. Kvankam pasis 5 jaroj, ŝi ankoraŭ estas emocia parolante pri tiu ĉi tempo. "Mi iam speciale lernis prezentadon sed ne estis ŝanco en Rusio. Fakte prezentado estas tre peniga, ĉar la serialo estis filmita vintre, kaj mi min kostumis tre maldika. En la 21-taga filmado mi ĉiutage estis frosta. Mi ellitiĝis je 6-a horo matene, kaj du horojn min oni ŝminkis. Ni laboris ĝis nokte 24-a horo eĉ matene la dua horo de la dua tago."

Pro tiu ĉi neforgesebla kariero Victoria ne nur plenumis sian revon fariĝi stelo sed ankaŭ amas filmadon.

En videaĵoj ofte aperis Sascha, filo de Victoria. Li estas aminda laŭ fanoj. En la pli ol unu jaro Victoria faris pli ol 300 kurtajn videaĵojn, avertaĝe ĉiu du tagojn aperas unu nova videaĵo. Ŝi havas pli kaj pli altan famecon kaj iuj entreprenoj invitis ŝin en siajn afiŝ-videaĵojn. Ŝi diris, ke en septembro de 2019 ŝi aperis en 5 afiŝo-videaĵoj de iu fama entrepreno pri hejmaj elektraj aparatoj, kio ferigis ŝin kaj donis la senton de stelo.

Kiel ĉinoj ĉiutage Victoria okupiĝas pri la vivo kaj la infanoj. Laŭ ŝi ekzistas diferencoj en en zorgo pri infanoj inter Rusio kaj en Ĉinio. "En Rusio probable ne estas tiom da elektoj por ludado, kaj la elspezo ne estas tiel alta."

La filino de Victoria nun aĝas 2 jarojn kaj lernas en infanĝardeno. Ŝi diris, ke pago por lernado estas multa, tamen en infanĝardeno la filino ricevas pli bonan edukon. "Mi opinias, ke estas bone sendi ŝin al infanĝardeno, ĉar ŝi povas esti kune kun aliaj geinfanoj, kio estas tre bona por ŝi."

La familio de Victoria

La familio de Victoria

Victoria diris, ke komence nur estis ŝi kaj ŝia edzo en Ĉinio, kaj nun jam estas kvar membroj kaj unu hundo. En Pekino ŝi renkontiĝis kun multaj bonaj amikoj kaj ŝi plenas de espro pri la futuro. "Mi esperas, ke nia konto ĉe la interreta platformo Douyin estas pli kaj pli bonvena kaj la nombro de niaj fanoj superos 100 milionojn. Mi esperas ankaŭ partopreni en pli da renkontiĝoj, eventoj kaj ktp. por ke mi estu pli fama,kaj tiam mi povos rekte dialogi kun fanoj en realo. Certe mi esperas, ke miaj geinfanoj lernos samtempe la ĉinan lingvon,kaj rusan lingvon, kaj eble ankaŭ la trian lingvon. Mi esperas, ke nia vivo estos pli kaj pli bona.”

Dividu