Kial emerita policano el Luksemburgo restis en ĉina vilaĝo?

Pluveta Publikigita: 2020-12-02 10:13:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En 2013 luksemburga emerita policano Hansen Nico komencis sian tutmondan vojaĝon. Li vizitis multajn landoj en Afriko, Ameriko kaj Azio. Kiam li venis al ĉina urbo Yizhou, Guangxi-a Zhuang-etna Aŭtonoma Regiono, li decidis resti ĉi tie pro la vivmedio.

En Yizhou, Nico amikiĝis kun Xie Wanju, la unua sekretario de la vilaĝa komitato de la KPĈ de la vilaĝo Zhadong. Preskaŭ ĉiutage Nick sekvis Xie viziti la vilaĝon kaj fari kontrŭmalriĉecajn laborojn. Nico diris, ke neniu lando krom Ĉinio havas tiom da oficiuloj servantaj por malriĉuloj. Tio estas tre eminenta. En la pasintaj kelkaj jaroj Nico atestis grandan ŝanĝiĝon de la vilaĝo kaj boniĝon de vivo de la vilaĝanoj. Li estis tre kontenta, ke li helpe faris tian signifoplenan aferon.

Se vi estus Nico, ĉu vi restus en la vilaĝo por helpe fari kontraŭmalriĉecajn laborojn? Bv. lasu viajn opiniojn kaj la komento plej aprobata akiros specialan PREMION!

Dividu