Edgar Perez:Ĉinio donas al homoj pli grandan disvolvan spacon

Ĝoja Publikigita: 2020-12-08 08:44:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la lastaj 5 jaroj Ĉinio gajnis ĉiuflankajn kaj historiajn atingojn en ekonomia kaj socia disvolvado, donis al ĉinoj pli belan vivon, ankaŭ al alilandaj homoj, kiuj laboras kaj vivas en Ĉinio, pli da disvolvaj ŝancoj. Ili spertis kaj partoprenis en la ĉina eksterordinara venko kontraŭ malfaciloj kaj en la ĉina marŝado antaŭen. Hodiaŭ ni rakontas pri Edgar Perez, usonano deveninta de Nov-Jorko kaj laboranta en Pekino.


Edgar Perez

Edgar Perez

Edgar aĝas 46 jarojn, estas fakulo pri komerco kaj scienc-tekniko. Li servis kiel vicdirektoro de Citigroup kaj altnivela konsilanto de IBM. En septembro de 2019 Edgar transloĝiĝis al Pekino de la usona urbo Nov-Jorko. Li diris, ke Ĉinio estas kaj bona por lia persona disvolvo kaj utila al kresko de liaj gefiloj. Li diris: "Mi opinias, ke en Ĉinio mi havas grandan disvolvan spacon. Cetere mi esperas, ke miaj gefiloj komprenos Ĉinion, lernos la ĉinan lingvon kaj konos la ĉinan kulturon. Mi donas atenton al la monda tendenco kaj rimarkis, ke Ĉinio jam fariĝis unu el la monde plej grandaj ekonomioj. Pro tio mi esperas, ke miaj gefiloj fariĝos parto de la disvolvo de Ĉinio, kontaktos kun Ĉinio kaj finfine faros negocojn en Ĉinio."
Edgar havas unu filon kaj du filinojn, la filo aĝas 6 jarojn kaj la plej juna filino nur 2 jarojn. Ili povas paroli en la lingvoj brita, hispana, rusa kaj ĉina.

La familio de Edgar Perez

La familio de Edgar Perez

En 2012 Edgar unuafoje venis al Ĉinio. Pasis 8 jaroj, li miris pri la disvolvado de la ĉina interreta ekonomio. Li diris:“Antaŭ 8 jaroj mi alvokis taksion surstrate, nun interrete mi faras tion. Sen apo mi probable ne sukcese alvokos taksion. La alia granda ŝanĝo estas surreta pago. Antaŭ 8 jaroj mi pagis per kontanta mono, hodiaŭ se mi ankoraŭ farus tiel, mi estus strangulo. Estas neimagebla la ĉina disvolvo precipe en la teknika aplikado en financo. En multaj aliaj landoj ankoraŭ estas limigita la tekniko pri nekontanta mono. Ekzemple en Usono oni devas uzi kontantan monon aŭ bankokarton.”
Kurantjare eksplodis la kronvirusa epidemio en la tuta mondo. La familio de Edgar restis en Ĉinio kaj vidis la ĉinan batalon kontraŭ la epidemio. Edgar diris:"Ĉinio estas sekura por ni. Niaj familianoj kunas, manĝas ekstere aŭ ludas en iu loko, kio tute ne havas problemon. La sekureco ĉi tie plej multe plaĉas al ni."
Edgar opiniis, ke pro la kronvirusa epidemio dekadencis la monda ekonomio, tamen Ĉinio estas la ununura ekonomio, kies kresko estas pozitiva. Li diris:"Mi opinias, ke la ĉina ekonomia montriĝo estas la monda oportuno, ĝi akcelas la mondan ekonomion. Tiu ĉi pozitiva kresko igos al Ĉinio evolui senbare. Kiam mi renkontiĝis kun alilandaj amikoj, mi sciigis al ili, ke daŭru mia negoco en Ĉinio. Diversaj landoj de la mondo esperas profiti de negocoj kun Ĉinio, ĉar ĉi tie troviĝas amaso da ŝancoj."

Edgar diris, ke dum la pli-ol-unujara vivado en Pekino li sentas, ke la vivritmo en Pekino estas pli rapida ol tiu en Nov-Jorko kaj ĉinoj estas tre diligentaj. Li esperas, ke lia propra afero disvolviĝos pli grande kaj liaj gefiloj ĝuos plu la vivon en Ĉinio en la estonteco.


Dividu