Afrika piedpilka trejnisto Buaka Mukoko Ephrem en Ĉinio

Ĝoja Publikigita: 2020-12-22 09:50:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Buaka Mukoko Ephrem gvidis piedpilkan teamon partopreni en sportkonkursoj de lernejo en Kantono.

Buaka Mukoko Ephrem gvidis piedpilkan teamon partopreni en sportkonkursoj de lernejo en Kantono.

Fraŭlo de Demokratia Respubliko Kongo Buaka Mukoko Ephrem naskiĝis en 1990 kaj aĝas 30 jarojn. Li servis kiel membro de nacia junulara piedpilka teamo de Demokratia Respubliko Kongo. Antaŭ 8 jaroj li venis al Ĉinio por trovi profesian piedpilkan klubon. Tamen la afero ne estis glate.

"En la aĝo de 16 jaroj mi aliĝis al nacia junulara piedpilka teamo de Demokratia Respubliko Kongo. Sed la enspezo ne estas bona. Mia amiko tiam estis en Ĉinio kaj proponis al mi veni al Ĉinio por pli bona estonteco. Mi venis kaj faris provon en ĉina piedpilka klubo Lifan en la municipo Chongqing, sed la trejnisto diris, ke li bezonas ludanton el aliaj landoj, kiu havas sperton en ĉina piedpilka matĉo. Mi ne forlasis mian revon kaj restis en Ĉinio."

Buaka poste lernis en Kantono kaj partoprenis en kelkaj matĉoj por amatoroj, ankaŭ servis kiel tradukanto de la franca lingvo. En 2014 li sukcesis en ekzameno kaj akiris kvalifikon de trejnisto. En 2017 li oficiale ekservis kiel profesia piedpilka trejnisto en Kantono.

"Mi opinias, ke resto en Ĉinio estas plej bona elekto. Kvankam tio estas peniga, mi ankoraŭ kaj laboras kaj ridetas."

Buaka Mukoko Ephrem instruas knabojn

Buaka Mukoko Ephrem instruas knabojn

Kelkajn jarojn bone disvolviĝis la afero de Buaka. Krom lundo en ciu semajno li faras trejnadon kaj ĉiutaga laboro daŭras pli ol 8 horoj. Li diris: "Komence mi instruis infanojn de ĉirkaŭ 3 ĝis 4 jaroj, poste knabojn de 6 ĝis 7 jaroj, kaj poste knabojn de 10 ĝis 12 jaroj kaj nun knabojn de 16 jaroj, kaj ankaŭ kelkaj 18-aĝuloj sekvas min. Mi havas mian revon kaj por realigi ĝin mi faros ĉion, kion mi povas."

Patro de iu lernanto diris, ke intenso de la kurso de Buaka estas forta kaj knaboj povas lerni multon. Estas laŭditaj de gepatroj de lernantoj profesieco kaj agrableco de Buaka. Ankaŭ piedluda stelo de ĉina piedpilka teamo Hengda de Kantono sendis sian infanojn por viziti la kurson de Buaka.

Buaka diris, ke pli ol cent knaboj li instruis en la lastaj jaroj. Kaj li vidis la spiriton de strebado de ĉinaj knaboj. "Ĉinaj knaboj kapablas elteni malfacilojn kaj serioze faras aferojn. La estonto de la ĉina piedpilko estos brila. Mi revas, ke mi gvidu ilin al potenca klubo, eĉ la nacia teamo. Mi klopodos plu por tio."

Buaka Mukoko Ephrem kaj liaj familianoj

Buaka Mukoko Ephrem kaj liaj familianoj


Dividu