La popolo super ĉio sub titolo de la nacio

Pluveta Publikigita: 2021-01-08 21:32:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 31an de decembro, ĉina prezidanto Xi Jinping donis novjaran paroladon de 2021. En la mesaĝo Xi diris: La jaro 2020 estas ekstreme eksterordinara. Fronte al neatendita epidemio de la nova kronviruso, ni klarigis grandan amon kun spirito meti la popolon kaj la vivon super ĉio kaj verkis epopeon de batalo kontraŭ la epidemio per unueca decidemo kaj nefleksebleca firmo.

Sekve de alveno de vintro reserioziĝis la novkronvirusa epidemio en la tuta mondo.

Kvankam en Ĉinio neatendite aperis informoj pri hazardaj kazoj dise inflektitaj la kronviruso, tamen jam renormaliĝis la vivo de la ĉina popolo. Ĉinio jam fariĝis plej sekureca lando de la tuta mondo sub la epidemia situacio.

La 22an de januaro, 2020, depost eksplodo de la epidemio, Xi ĝuste taksis la situacion laŭ detalaj cirkonstancoj kaj faris gravan indikon postulante tuja blokado al Wuhan kaj Hubei-provinco.

La 28an de januaro dum sia renkontiĝo kun Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, “Por la ĉina popolo, ni faras seriozan batalon kontraŭ la epidemio. La ĉina registaro donas altan gravecon al ĝi, ĉar la registaro ĉiam prenas la sekurecon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon.”

Sub la firma gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio la lando ĝenerale malhelpis la tendencon de la epidemia disvastiĝo en tempo de pli ol unu monato, reduktis la ĉiutage aldonitan nombron de konfirmitaj kazoj ĝis unu cifero en tempo de du monatoj,akiris decidemajn atingojn de la defenda batalo en Wuhan kaj Hubei en tempo de tri monatoj, kaj gajnis grandan strategian frukton por tutlanda kontraŭepidemia laboro..

Dum la du sesioj de 2020, Xi Jinping refoje emfazis la unuaecon de la popolo. Ĉinio protektas la sekurecon kaj la sanon de la popolo je ĉia kosto.

Post akiro de grava strategia frukto de la ĉina batalo kontraŭ la epidemio, rusa fraŭlino Ana klarigis per video, kial Ĉinio tiel rapide regis la epidemion. Ŝi diris, ke ekde eksplodo de la epidemio preskaŭ ĉiuj landoj zorgas pri nur ekonomia disvolviĝo, sed Ĉinio pri la vivo.

Ĝuste kiel akademiano de Akademio de Inĝenierio de Ĉinio Zhong Nanshan diris, “Kio estas la plej altnivela homrajto? Estas vivo, precipe sana vivo, kiu estas ĝuste la plej alta homrajto. La gvida penso estas vivo super ĉio, kio dirisprezidanto Xi.”

La praktiko en batalo kontraŭ la epidemio pruvis, ke se la lando ĉiam donu gravecon al la popolo kaj metu la interesojn de la popolo super ĉio, ĝi nepre faros ĝustan decidon, konfirmis plej bonan vojon kaj venkis ĉiujn malfacilojn per la popolo.

Dividu