Internacia komunumo pozitive taksis Ĉinion pro atingoj en elimino de malriĉeco

Ĝoja Publikigita: 2021-03-30 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post la okjara klopodado Ĉinio laŭ la fiksita tempo finis sian taskon kaj atingis la celojn de elimino de malriĉeco en la nova epoko. Laŭ la nuna normo ĉiuj malriĉuloj en la kamparo sin liberigis el malriĉeco, malriĉaj gubernioj demetis de si ĉapon de malriĉeco, absoluta malriĉeco kaj regiona malriĉeco estis elradikigitaj, kaj proksimume 100 milionoj da malriĉuloj adiaŭis malriĉecon. Ĉinio gajnis gravan venkon, kiun la mondo rigardas per novaj starpunktoj. Diversrondaj personoj de la internacia komunumo diris, ke Ĉinio gajnis rimarkindajn efikojn en elimino de malriĉeco, donis gravan penson al aliaj landoj por elimino de malriĉeco kaj faris gravan kontribuon al la monda redukto de malriĉeco.

Kagwanja, direktoro de kenja instituto pri afrikaj politikoj, multfoje vizitis Ĉinion. Li profunde konas kaj komprenas la disvolviĝon de la rilatoj inter afrikaj landoj, inkluzive de Kenjo, kaj Ĉinio. Li diris, ke li oftege vizitis Ĉinion, ĉar li volas ne nur kompreni Ĉinion sed ankaŭ trovi referencajn spertojn el la ĉina disvolviĝo por Afriko. Kaj li donis pli da atento al tio, ke en la mallonga tempo, Ĉinio liberigis grandan nombron da loĝantoj el malriĉeco. Kagwanja: "En la preskaŭ 40 jaroj de post efektivigo de reformo kaj malfermo, Ĉinio helpis al preskaŭ 800 milionoj da malriĉuloj sin liberigi el malriĉeco, starigis rekordon pri elimino de malriĉeco en la homara historio, kaj faris kontribuon al la malriĉeco-redukto de la mondo. Mi multfoje legis 'Elimino de Malriĉeco', la gravan verkon de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj scias, ke post 1978 sub malfermo kaj reformo, Ĉinio helpis al partaj ĉinoj la unuaj riĉiĝi, kiuj poste gvidis la aliajn en la batalo kontraŭ malriĉeco. Afriko lernis multe el tiaj spertoj."
"Plenumi agadon laŭ kondiĉoj kaj fari precizajn rimedojn" estas la resumo de brilo de la ĉina projekto fare de la Programo de la UN pri Disvolvo. Ĉinio kreive elmetis la bazan strategion de preciza helpo al malriĉuloj kaj ĝisfundan elradikigon de malriĉeco, kaj klare difinis ses postulojn. Diversaj lokoj donis siajn energiojn, efektivigis praktikajn rimedojn por trovi ĝustajn helpitojn, celogvide aranĝi projektojn, trafe uzi kapitalojn, precize plenumi rimedojn laŭ familioj, sendi taŭgajn personojn laŭ kondiĉoj de vilaĝoj, kaj akiri bonan efikon, kaj fine aperigis realajn efikojn. Oliviero Diliberto, estro de jura fakultato de Universitato Sapienza de Romo, opiniis, ke precizeco ĝuste estas la grava faktoro de la ĉina sukceso. Li diris,"La ĉina strategio de preciza helpo al malriĉuloj estas ege sukcesa. La lando ne alprenis ĝeneralajn rimedojn, sed uzis precizajn rimedojn laŭ realaj kondiĉoj de malsamaj lokoj, ekzemple en iuj lokoj necesas akvo por irigacio, en iuj lokoj lernejoj kaj en iuj lokoj kuracaj instalaĵoj. Tio estas ŝlosila por la ĝia venko kontraŭ malriĉeco."

Dogu Perincek, prezidanto de turka partio Vatan Partisi

Dogu Perincek, prezidanto de turka partio Vatan Partisi

Laŭ Dogu Perincek, prezidanto de turka partio Vatan Partisi, la granda atingo de Ĉinio en elimino de malriĉeco fontas de la supereco de ĉina reĝimo.

"Tiuj ĉinaj atingoj estas el reĝima avantaĝo, kion ni tre atentas. Kaj gajno de la atingoj dankas al la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio."

Pakistana esploristo Yasir Masood longtempe studis la ĉinan ekonomion. Li opiniis, ke evoluantaj landoj povas lerni multajn spertojn el ĉinaj politikoj pri helpo al malriĉuloj. Li diris,"La ĉina registaro donis promeson al sia popolo kaj en difinitaj tempo kaj kadro plenumis ĝustajn politikojn, kiuj vere ludis rolon en elimino de malriĉeco. Pakistano povas lerni el Ĉinio ĝiajn metodojn kaj doni pli bonan vivnivelon al siaj landanoj, kiuj vivas sub linio de malriĉeco."

Phiri, proparolanto de la Monda Nutraĵa Programo de UN, opiniis, ke Ĉinio gajnis historiajn atingojn pri elimino de malriĉeco, kio donis esperon al la monda ĉirilata afero kaj ĉinaj spertoj meritas lernadon de aliaj landoj. Phiri: "Estas surpriza la laboro de Ĉinio, mi refoje esprimas gratulon al Ĉinio. Ĉinio finis penigan taskon por liberigi amason da ĉinoj el malriĉeco. Tio donas esperon al ni, kaj el tio ni vidis, ke ni kapablas venki malsaton kaj malriĉecon. Ni atendas daŭrigi partnerecon kun Ĉinio kaj klopodas por, ke kiel eble plej multaj personoj en aliaj landoj sin liberigu el malriĉeco."








Dividu