Iru al printempo----Aŭtobusa trajno trans Wumeng-montaro

Pluveta Publikigita: 2021-04-02 13:42:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La fotografiaĵoj estis fotitaj en stacio de trajno N. 5630 en Tongzi-gubernio, Guizhou-provinco.

Post funkciado de la trajnolinio Yu-Gui en 2018, la linio Chuan-Qian estis funkciita nur por kargo-trajnoj, escepte la malaltrapidaj trajnoj N. 5630 kaj N. 5629. Tiu paro de trajnoj veturas inter Zunyi kaj Chongqing, kaj la tuta vojaĝo-distanco longas je 300 kilometroj. Troviĝas 20 stacioj kaj la bileto estas tre malmultekosta. Homoj vivantaj en la Wumeng-montaro veturas per la trajnoj viziti lernejojn, hospitalojn, fari komercadon kaj tiel plu. La trajnoj funkciantaj 28 jarojn estas gravaj veturiloj por la lokanoj.


Dividu