Gravaj novaj arkeologiaj eltrovoj de Sanxingdui-Ruinoj

Ĝoja Publikigita: 2021-04-06 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20-an de marto la Nacia Administracio de Kulturaj Heredaĵoj anoncis, ke en la Sanxingdui-a Ruinoj de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, estas trovitaj ses novaj "oferaj kavoj" kaj eltergitaj pli ol 500 gravaj antikvaj objektoj, inkluzive de pecoj de oraj maskoj, birdformaj oraj plataj ornamaĵoj, orfolioj, bronzaj statuoj kun koloraj desegnaĵoj ĉe okuloj kaj grandaj bronzaj maskoj. La novaj arkeologiaj eltrovoj pluapaŝe montras riĉajn enhavojn de la ruinoj kaj ĝiaj kulturoj kaj utilas al profundigo de esploro de la la kulturoj.

La ruinoj situas en la urbeto Sanxingdui de la urbo Guanghan, areas preskaŭ 12 kvadratajn kilometrojn kaj estas la centraj ruinoj trovitaj ĝis nun plej grandskalaj kaj plej altrangaj de la periodo de la dinastioj Xia kaj Shang en la Sichuan-baseno. La ruinoj estis trovitaj fine de la 20-aj jaroj de la lasta jarcento. Estis trovitaj "oferaj kavoj" numero 1 kaj numero 2 en 1986 kaj tiam elterigitaj bronzaj statuoj de dioj kaj de homoj, oraj maskoj, oraj bastonoj, jadaĵoj, eburoj kaj aliaj trezoraj restaĵoj. Iliaj troigitaj kaj originalaj figuroj malkovris tute novan aspekton de la Bronzaj Kulturoj.

De novembro de 2019 ĝis majo de 2020 arkeologoj senĉese faris enketadon kaj fosadon en la arkeologejo, kaj trovis ses novajn oferajn kavojn. Chen Xiandan, vicdirektoro de la Sichuan-a Provinca Kultura Relikva kaj Arkeologia Esplora Instituto, ankaŭ fosisto de la unua kaj la dua oferaj kavoj, sciigis raportistojn, ke kiel la unuaj du oferaj kavoj la ses novaj estas rektangulaj kaj havas samajn bazformojn kaj aldirektojn, similas ankaŭ elterigitaj antikvaj objektoj en la ok kavoj. Tamen formoj de iuj nove elterigitaj objektoj estas ne viditaj kaj aŭditaj antaŭe.
Chen Xiandan: "Kvante la novaj kavoj estas diferencaj, ekzemple estas multaj eburoj en la 4a kavo; multaj oraĵoj kaj skulptaĵoj eburaj kaj antikvaj en la 5a kavo; kaj multaj grandaj bronzaĵoj en la 3a kavo."

Lei Yu, respondeculo de la laborejo de la Sichuan-a Provinca Kultura Relikva kaj Arkeologia Esplora Instituto en la ruinoj, konigis, ke laŭ la nunaj eltrovoj kaj esploroj, la Sanxingdui-kulturoj datiĝis de la dinastioj Xia kaj Shang, kerne kovris la Chengdu-ebenaĵon kaj radiis norden ĝis la areo Hanzhong, eĉ la baseno de Weihe-rivero, kaj suden ĝis la limo de la Yunnan-Guizhou-altebenaĵo, eĉ ĝis la nordo de Vjetnamio. Post la trijara fosado oni povas fundamente determini la situacion de la ofera areo en la ruinoj. Lei Yu: "La ses novaj oferaj kavoj kaj la unuaj du trovitaj en 1986 estas komune dissemitaj en la oriento de Sanxingdui-platformo inter la urba muro kaj la suda muro. Ĉe la ok kavoj, precipe en la okcidento situas rondaj kavetoj, rektangulaj fosaĵoj, grandaj fosaĵaj konstruaĵoj kaj aliaj reklivoj. Kaj laŭpaŝe montriĝis la sendependa ruinaro konsistanta el grandaj mult-opaj urbo-rondoj, granda areo de konstruaĵoj, altranga ofera areo, publika tombejo, loĝejo kaj serio da elterigitaj antikvaj objektoj el malsamaj materialoj kaj de malsamaj niveloj."

En ĉifoja fosado elstariĝis ora masko en la 5a kavo, granda kvanto da reformitaj bronzaĵoj en la 3a kavo, ankaŭ restaj elementoj de silko, kiun oni unuafoje trovis. Esploristo de la Ĉina Silka Muzeo Zhou Yang: "Ni trovis silkon en la ruinoj, tomboj kaj oferaj kavoj. Tio signifas, ke la silko ludas malsamajn rolojn en la kvinmiljara historio de la ĉina nacio. La plej altrangaj silkaĵoj estas oferaj kostumoj por interkomuniki kun la ĉielo, la tero kaj dioj. La dua nivelode silkaĵo estis uzata por paki kadavrojn kaj akompani la forpasintojn. Kaj la silkaĵo de la plej malalta nivelo estas ordinaraj vestoj trovitaj en la ruinoj."


Dividu