Junaj arkeologoj ĉe arkeologiejo Sanxingdui

Publikigita: 2021-04-26 14:05:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la arkeologiejo Sanxingdui, kiu estis konata kiel la naŭa miraklo de la mondo, denove aperis arkeologiaj novaĵoj. Antaŭ nelonge estis malkovritaj ĉi tie fragmentoj de or-maskoj, bronzaj sankt-arboj, jada kaj ŝtona instrumentoj, kaj aliaj pli ol 500 gravaj relikvoj. Pli ol tri kvaronoj da membroj de la arkeologia teamo kun pli ol 200 laborantoj aĝas malpli ol 30 jaroj. Prenante ĉiun centimetron kiel unuon, ili prudente purigis ĉiu pecon da tero sur la historiaj objektoj. Ili ne nur profesie plenumis protekton kaj riparon de la elterigitaj objektoj per diversaj nigraj teknikoj, sed ankaŭ prezentis kreivon kaj imagon per manskribo sur siaj kostumoj por allogi atenton de la socio al protektado de historiaj objektoj.


Dividu