Brilas plej bela juneco en “vilaĝo de lepruloj”

Ĝoja Publikigita: 2021-05-06 16:43:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pan Mei'er, gajninto de medalo de Florence Nightingale en 2009, oferis sian pli-ol-20-jaran junecon por flegado de lepruloj. Situas unu el ĉinaj plej fruaj leprulejoj en fora intermonta ebenaĵo en provinco Zhejiang, suda Ĉinio. En 1996 post diplomiĝo kun la revo savi malsanulojn Pan venis ĉi tien. "Alproksimiĝante ĉambron en la hospitalo mi flaris pikan odoron, subkonscie mi tuj kovris mian nazon. Poste mi sciis, ke ĝi estas odoro de medikamento por lepra ulcero." Pan profunde impresis la unua inspekta rondiro de malsanulaj ĉambroj. Por alvoki esperon de pacientoj dronintaj en suferojn, ŝi laboris pli ol 20 jarojn kaj helpis kuracistojn resanigi pli ol 150 leprulojn. "

Ŝi ne rigardas nin fremduloj, varme kaj atenteme zorgas pri ni, do ŝi estas pli intima ol niaj familianoj. Resaniĝuloj nomas ŝin ne "ĉefflegistino" sed "Amei".


Dividu