Kripla pentristo Huang Guofu inspiris al pli multaj homoj optimismon

Henggang Publikigita: 2021-05-21 16:29:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Huang Guofu, kiu perdis siajn brokojn pro frapo de alttensia kurento en la aĝo de kvara jaro, komencis viziti lernejon en 12a jaraĝo kaj skribi per piedoj. En la aĝo de 27a jaro , Li provis pentradon per buŝo. Post ekzercado dum multaj jaroj, li posedas lertecon de buŝpentrado. Nun en la aĝo de 51-a jaro, li fariĝis unu el la kvin ĉinaj membroj de la Asocio de Artistoj pri Buŝa kaj Pieda Pentrado de la Mondo. Li mem fondis sian propran laborejon(studion) pri pentrado kaj trejnis pli ol 60 metilernantojn.

Huang Guofu establis la konton en la aplikaĵo de mallongaj memfabrikitaj videaĵoj por prezenti sian ordinaran vivon. En nur tri monatoj, ĝi altiris pli ol 100 000 fanojn kaj ricevis aprobon de pli ol 1,6 milionoj. Huang diris, ke rakonte sian sperton li volas transdoni la pozitivan sintenon al pli multaj homoj, precipe la kripuloj, por pli digna vivo.


Dividu