Mei Lin, gruisto levis gigantan aparaton kun alta precizeco

Henggang Publikigita: 2021-05-21 16:35:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Mei Lin estas unu el la malmultaj gruistoj en Ĉinio, kiuj povas levi gigantajn kaj precizajn aparatojn. En la 25a de aprilo, ŝi sukcese enmetis rotoron kun alteco de 4 metroj, diametro de 16,5 metroj kaj pezo de 2 300 tunoj en kavon de la generatoro en la hidroelektra centralo Baihetan, kiu havas precizecon de nur unu milimetro. Tiu centralo, la dua plej granda en la mondo, estas proksima al elektra produktado de sia unua generatorgrupo en la 1a de julio.

Mei Lin jam laboras kiel ŝoforo de gruo 26 jarojn. Ŝi iam levis rotorojn kun pezo de miloj da tunoj respektive por la hidroelektraj centraloj Tri-Gorĝo kaj Xiluodu. La sukcesa levo de rotoro kun pezo de 2 300 tunoj refoje kreis la mondrekordon.


Dividu