Jumei Duoji: disvolvi turismon por liberigi vilaĝanojn el malriĉeco

Publikigita: 2021-06-10 09:41:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vilaĝo Gangsha estas najbara al la fama "sankta monto" Gang Rinpoche en Tibeto. En 1981 fondiĝis poefaga teamo en la vilaĝo por doni servon al turistoj, kiuj vizitis la montojn. Ĝi estas la ĉefa industrio de la vilaĝo, sed la administra nivelo de la teamo ne estas alta. La vilaĝanoj havis grandan malfacilecon en lingva komunikado.

En 2017, la vilaĝano Jumei Duoji proponis establi modernan kompanion por plibonigi la nivelon de servo per normaliga administrado. Li regule organizis trejnajn kursojn kaj invitis instruistojn plibonigi la lingvan kaj komunikan kapablon de lokanoj. Krome sub la gvidado de Jiumei Duoji, la vilaĝo Gangsha disvolviĝis de unusola turisma transportado al diversaj kampoj kiel loĝado, manĝoprovizo kaj vendado. Turismaj afiŝoj kaj facilaj superbazaroj estis malfermitaj. Ĝis 2019, la vilaĝo realigis la liberiĝon de malriĉeco de ĉiuj homoj.


Dividu