Bai Jingying: liberigi kamparaninojn kaj paŝtistinojn el malriĉeco per brodaĵo

Qiujieming Publikigita: 2021-06-14 08:55:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Bai Jingying naskiĝis en mongola familio (la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio). Ŝi lernis mongolan brodadon de sia patrino ekde infanaĝo, kaj kaptis lertecon. La flago (administra divido de gubernia nivelo en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio), en kiu ŝi loĝas, estas la treege mizera regiono. En 2016 estis fondita la loka brodaĵa projekto por elimini malriĉecon. Bai Jingying uzis sian liberan tempon por senpage instrui brodadojn al kamparaninoj kaj paŝtistinoj . Ŝi ankaŭ projektis kaj desegnis mongolajn brodaĵojn, kaj produktis pli ol 1 000 brodaĵojn kaj preskaŭ 10 000 desegnaĵojn. Posedante la brodan lerton, lokaj virinoj povas produkti brodaĵojn hejme kaj vendi ilin en la bazaro por pliigi familian enspezon.

Bai Jingying ankaŭ aktive helpas kamparaninojn kaj paŝtistinojn akceli vendadon. Ŝi antaŭenigis establi la asocion de malriĉeco-servo. La merkatista teamo malfermis preskaŭ 40 vendejojn en Ĉinio, kaj eĉ sukcese eniris la internacian merkaton, atingante vendadon kun 8,25 milionoj da juanoj. Hodiaŭ la loka mongola broda projekto altiris 10, 000 virinojn.


Dividu