Serĉu vojon al riĉigo sur klifo

Publikigita: 2021-07-06 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vilaĝo Xiazhuang de Chongqing-municipo, kie loĝas Mao Xianglin, troviĝas en vala fundo, ĉirkaŭe estas klifoj kaj la distanco estas pli ol mil metroj inter la fundo kaj la pinto. Por iri eksteren, la vilaĝanoj devige grimpis sur la klifo, kiu kliniĝas je preskaŭ 90 gradoj. Mao scias, ke nur per konstruo de ŝoseo disvolviĝos la vilaĝo. Ŝnuritaj talie Mao kaj aliaj vilaĝanoj paŝon post paŝon plenumis konstruon de 8-kilometra ŝoseo sur klifo per ŝtataj borstangoj, marteloj, hojoj kaj manoj dum 7 jaroj.

Poste Mao gvidis vilaĝanojn planti oranĝujojn kaj akvomelonojn, kaj instigis restantajn laborfortojn labori eksteren. En 2015 la vilaĝo la unua tute sin liberigis el malriĉeco en la tuta gubernio. En 2020 la pokapa enspezo de la vilaĝo atingis 13 000 juanojn.


Dividu