Rostado feliĉigas loĝantojn de Sanjia-vilaĝo

Ĝoja Publikigita: 2021-07-08 13:36:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Situas en montaro la Sanjia-vilaĝo de Wangyefu-urbeto de Harqin-gubernio de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, kaj ĉi tie estas pli da montetoj ol agroj, pro tio tradicia bredado kaj plantado povis nek liberigi lokanojn el malriĉeco, nek riĉigi ilin. En 2016 per investo je pli ol dek milionoj da juanoj la registaro ordigis kaj beligis la medion de la vilaĝo, la malpura, malorda kaj malbona vilaĝo en la pasinteco sin ŝanĝis kiel nunajn kamparetosajn domojn ĉe verda montaro kaj pura rivero. Li Rui tiam servis kiel sekretario de la vilaĝa filio de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), li decidis disvolvi kamparetosan vojaĝon per karakteriza forna rostado, heredata de sia avo, por konstruado de nova kamparo. Septembre de 2016 Li Rui ekfunkciigis la unuan kamparetosan domon kun karakteriza forna rostado.

Gvidata de Li Rui kaj aliaj kadruloj de la vilaĝo, nun jam estas 30 kamparetosaj domoj en Sanjia-vilaĝo kaj najbaraj vilaĝoj. La pokapa enspezo de Sanjia-vilaĝo pliiĝis de 8 600 juanoj en 2016 al 13 800 juanoj en 2020. Fondiĝis Sanjia-kooperativo de kamparetosa turismo en la fino de 2017 kaj komenciĝis regada normaligo. En 2019 la Sanjia-vilaĝo kaj najbaraj vilaĝoj Lazigou kaj Luoyingzi fondis komunan filion de KPĈ, kiu rekte ligas koncernajn guberniajn fakojn tra fakoj, entreprenoj kaj lokoj, kaj akcelas efektivigon de kampar-turismaj programoj valoraj je 25 milionoj da juanoj. La vilaĝanoj iras sur la vojo de liberiĝo el malriĉeco kaj prosperigo.

Li Rui faras rostadon.

Li Rui faras rostadon.

Fornoj konstruitaj laŭ tradicia metodo

Fornoj konstruitaj laŭ tradicia metodo

La unua kamparetosa domo kun karakteriza forna rostado en Sanjia-vilaĝo

La unua kamparetosa domo kun karakteriza forna rostado en Sanjia-vilaĝo

Laborkunveno de Sanjia-kooperativo de kamparetosa turismo

Laborkunveno de Sanjia-kooperativo de kamparetosa turismo


Dividu