Ma Yingjun: Ni estas lacaj, tamen ĝojas kaj volas labori plu.

Ĝoja Publikigita: 2021-08-17 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La jaro 2018 estas ŝlosila por Ma Yingjun, huj-a loĝanto de vilaĝo Xingjia de la urbo Wusu de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Antaŭ la jaro 2018 la familio de Ma sin vivtenis per bredado de bovoj kaj ŝafoj.

"Antaŭe ni bredis preskaŭ 50 bovojn kaj ŝafojn."

Kaŭze de multiĝo de breditsoj de bovoj kaj ŝafoj en la vilaĝo, la enspezo el bredado kreskis malmulte. Samtempe pro la ĝenerala disvolviĝo de la urbo Wusu, altiĝis la postulo de pli kaj pli da homoj por restoracioj.

Komence de 2018 kadro donis proponon al Ma, "tiama kadro Yu Bin proponis, ke ni funkciigu hejmoetosan restoracion, ĉar ni lertas en kuirarto."

La 20-an de majo de 2018 ekfunkciis la kamparetosa restoracio de Ma, Kamparetosa Ĝardeno Yaya.

Angulo de la restoracio Yaya

Angulo de la restoracio Yaya

"Komence ni liveris nur facile kuiritajn manĝaĵojn kiel manprenitan rizon." Ĉiutage ili vendis de 20 ĝis 30 kompletoj. Unu monaton poste multiĝis klientoj. La geedzoj de Ma diligente altigis kvaliton de pladoj kaj servo, tial rapide plivastiĝis la skalo de la restoracio.

La nunaj bonvenigataj pladoj, kiaj spicita porkaĵo, bovaĵo, kokaĵo, estas esploritaj kaj faritaj unuike de la geedzoj mem.

Spicitaj porkaĵo

Spicitaj porkaĵo

Spicitaj kokaĵoj

Spicitaj kokaĵoj

Fine de 2018, duonjaron de la ekfunciigo, la taga enspezo superis mil juanojn. Nun la restoracio donas jaran enspezon je pli ol 100 mil juanoj al la familio. Pro stabila pliiĝo de konsumantoj, Ma instalis en sia korto grandan jurton kun 5-metra diametro ĉe turniĝo de printempo al somero en 2019.

"Aŭtune de 2019 mi mendis pli grandan jurton."

Venas pli kaj pli da gastoj, Ma nun planas mendi pli luksan jurton por anstataŭi la malnovan.

Du jurtoj en la korto

Du jurtoj en la korto

Okupitaj geedzoj Ma

Okupitaj geedzoj Ma

En la libera tempo la geedzoj Ma ripozas sur balancilo, farita de si mem, rigardinte la amindajn genepojn. Ili plenas je feliĉo.

"Ni estas lacaj, tamen ĝojas kaj volas labori plu."

La geedzoj Ma kaj iliaj amindaj genepoj

La geedzoj Ma kaj iliaj amindaj genepoj


Dividu