Turismo prosperigis vilaĝon Gala de Tibeto

Ĝoja Publikigita: 2021-09-07 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La vilaĝo Gala de la tibeta urbo Nyingchi situas ĉe la nacia ekspresa ŝoseo 318 kaj estas konata pro persikfloroj florantaj en printempo. Dank' al la persikarbaro area je pli ol 500 muoj, la vilaĝo ĝuis la honoron "la unua vilaĝo de persikfloroj". Marte kaj aprile tieaj florantaj belaj persikfloroj altiras sennombrajn turistojn, kio fariĝis la nova metodo por riĉigi vilaĝanojn. Post 2002 la vilaĝo sukcese okazigis 19 persikflorajn festivalojn, kaj en la unua duono de 2021 la turisma enspezo de la vilaĝo atingis 7,8 milionojn da juanoj.

Dividu