Protektanto de vivo

Ĝoja Publikigita: 2021-09-14 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Mi ŝatas akuŝigi virinojn kaj bonvenigi novan vivon, tio ĝojigas min." Jen la simpla kialo de Zhao Yangyu pri ŝia kariero de obstetrikisto.

Sed ne estas simplaj la obstetrikaj laboroj: Ofte venas malsanulinoj en kriza cirkonstanto, la risko kaj premo estas grandaj, ĉar obstetrikistoj respondecas pri du vivoj, kiaj de la naskantino kaj de la novnaskito.

Dum la pli-ol-tridekjara kariero estas normale, ke Zhao kontinue labori ĉe operacia tablo pli ol dek horojn, poste ŝi ankoraŭ persistis en hospitalo ĝis kiam malsanulino estis konfirmite sekuraj.

Ŝi aperis preskaŭ en ĉiuj operacioj de seriozaj malsanulinoj. La kuracistino, malfermanta poŝtelefonon 24 horojn kaj preta je "verda vojo" por seriozaj naskantinoj, foje kaj refoje ricevis elkoran dankon de pacientoj, kiuj laŭdis, ke ŝi havas "oran koron".


Dividu