Bonaj Najbaroj

Ĝoja Publikigita: 2021-10-05 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Profundnokte de la 20-a de aprilo, 2018, en tajlanda fabriko pakanta duriojn lumo ankoraŭ brilegis kaj laborantoj daŭre okupiĝis. Ili pakis duriojn por vendo al la najbaro Ĉinio. Surrete en Ĉinio 80 mil tajlandaj durioj estis ĝisvenditaj nur unu minuton kaj dum okupita tempo ĉiutage 500 konteneroj da durioj estis senditaj de Tajlando al Ĉinio.

La celoj de daŭripova disvolvo de la UN elmetas, ke nur fortigo de tutmonda partnereco kaj kunlaboro povas plenumi la celojn.

Oktobre de 2013 Ĉinio elmetis profitigi najbarajn landojn el ĉina disvolviĝo, ankaŭ favori Ĉinion per komuna disvolvo kun najbaraj landoj laŭ la ideo de bonnajbara amikeco, reciproka helpado, sincera kaj harmonia kunekzistado kaj komuna disvolvado. Kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas la plej bona ekzemplo. Ili ambaŭ persistis en fideleco kaj bonnajbareco, strebis al kunlaboro kaj komuna gajno, disvolvis gravajn subtenilojn por regiona paco kaj prospero, establis sukcesan modelon de regiona kunlaboro kaj donis grandan bonon al la 2 miliardoj da popolanoj de la 11 landoj.


Dividu