Vojo de Espero por Estonto

Publikigita: 2021-11-09 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ripozas niĝeriaj fervojaj laboristoj dum laborado

Ripozas niĝeriaj fervojaj laboristoj dum laborado

La 26-an de julio, 2016, ekfunkciis Fervojo inter Abuĝo kaj Kaduna, la grava programo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kadre de la Zono kaj Vojo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje elmetis la iniciaton Zono kaj Vojo en 2013, kiu akiris vastan interkonsenton. La 11-an de aprilo, 2016, la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la Ekonomia kaj Socia Komisiono por Azio kaj Pacifiko de UN subskribis intencoleteron por akceli regionajn ligojn kaj komunikojn kaj la iniciaton Zono kaj Vojo, kiu estas la unua dokumento, subskribita de Ĉinio kaj internacia organizo pri kunlaboro de Zono kaj Vojo.

La 15-an de majo de 2017 en Pekino inaŭguriĝis la unua pintforumo pri internacia kunlaboro de Zono kaj Vojo. La forumo fariĝis la grava platformo de diversaj partoprenantaj landoj kaj internaciaj organizoj por profundigi rilatojn, pliigi konfidon kaj fortigi kontaktojn.


Dividu