Kariero de glacihokea amatoro ekster konkursejo

Ĝoja Publikigita: 2021-12-14 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Hodiaŭ Xiao Baochen aĝas 70 jarojn. En sia juneco Xiao hazarde konis glacihakeon kaj prufunde interesiĝis pri tiu. Li ne rekte partoprenis en la sporto interne de konkursejo sed ekstere. "Tiam mi abonis multajn profesiajn gazetojn pri sportoj por ĉiuflanke kompreni la sporton kaj klare ekspliki ĝin al aliaj spektantoj." Xiao rememoris, ke komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento en lia urbo Qiqiha'er multiĝis konkursoj de glacihokeo, kaj li ofte invitite servis kiel klarigisto aŭ juĝisto de la konkursoj. "Ni ĉiuj sentas, ke materialoj pri trejnado estas tre abstraktaj kaj malfacile kompreneblaj." Tial Xiao fabrikis kartunajn prezentojn de la 75 faŭloj kaj juĝoj de la Internacia Glaci-Hokea Federacio en unu jaro, por ke homoj klare konu ĉion. En Qiqiha'er, ĝuste per tiuj kartunaj prezentoj lernantoj en mezlernejoj kaj elementaj lernejoj bone konas la regularon kaj kapablas pli bone ĝui la konkursojn.

Dividu