“Sinjorino Drako” en MKO

Henggang Publikigita: 2021-12-18 18:00:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la teamo de la Monda Komerca Organizo, Zhao Hong estas unu el la famaj personoj. Kelkaj eksterlandaj kolegoj nomas ŝin “Sinjorinon Drako”. De 2016 ĝis 2020 Zhao servis kiel membro de la departemento pri apelacioj sub organo de solvo de disputoj en MKO. Ŝi bone konis la regularojn kaj kuraĝe esprimis siajn proprajn opiniojn. Do ŝi ofte esprimis siaj voĉojn por evoluantaj landoj kaj malgrandaj landoj kaj protektis interesojn de evoluantaj landoj laŭ tiuj regularoj.

Antaŭ tiu ĉi posteno, Zhao iam laboris en Ĉina Misio al MKO. Kiam Usono, Japanio kaj aliaj landoj faris sekretan intertraktadon, kio serioze influis interesojn de multaj evoluantaj landoj, Zhao faris paroladon je 40 minutoj en kunveno de koncerna konsilio de MKO. Ŝi plene citis principon pri travidebleco kaj rilatajn artikolojn de la leĝoj de MKO, kaj akcelis ŝancojn por evoluantaj landoj esprimi esencajn opiniojn pri enhavoj de la intertraktado. La parolado ŝancelis la ĉeestantojn kaj gajnis gratulon kaj dankon el Argentino kaj aliaj landoj. Fine vanis la plano de Usono, Japanio kaj aliaj landoj.

Dividu