Briligi harmonion inter homoj kaj naturo

Ĝoja Publikigita: 2021-12-21 15:15:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Se homoj sentos komfortaj, la projekto sukcesos." Tiun ĉi ideon Zhang Xin foje kaj refoje transdonis al siaj teamanoj. Zhang servas kiel lampluma dezajnisto kaj respondecas pri lumigado en multaj konkursejoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La praktiko de homoj kiel la bazo kaj verda disvolviĝo estas unu el kernaj idealoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj, ankaŭ la celo de Zhang. Li diris, "Mi atentas, ĉu vespere videblas steloj, ĉu lamplumo negative influos birdojn, insektojn kaj plantojn, kaj mi klopodas por minimume interveni en la naturon." Zhang citis, ke li devas konsideri multajn postulojn projektante lumigadon por platforma skio: sportistoj bezonas klare vidi trakojn, spektantoj bezonas komforte ĝui la konkurson, kaj lamplumo ne devas ĝeni elsendon de televido. Samtempe, la figuro de platformo estas altkalkanuma ŝuo, ankaŭ pekina marko, kaj ĝia beleco devas esti prezentata per lumigado en nokto. Tial necesas provado por trovi la plej taŭgajn lokojn kaj angulojn por instali lampojn.


Dividu