Emerita monda ĉampiono ludis ĉefrolon de surglacia dramo

Ĝoja Publikigita: 2022-01-04 21:15:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post emeriĝo antaŭ multaj jaroj, la monda ĉampiono Zhang Dan revenis al glaciejo kiel ĉefrolo en la ĉina unua surglacia dramo Revo por Glitado, kiu rakontas pri artaj sketistoj.

Zhang estas unu el la plej eminentaj sportistoj de para arta sketado, la subĉampiono de la Torinaj Vintraj Olimpikoj en 2006. ŝi sinsekve gajnis subĉampionecon de Monda Ĉampioneca Konkurso kaj ĉampionecon de Kvarkontinenta Ĉampioneca Konkurso inter 2008 kaj 2012. En 2012 ŝi emeritiĝis kaj komencis popularigi artan sketadon por infanoj kaj junuloj. Zhang tre emociis ricevinte la inviton servi kiel ĉefrolo en la dramo. Ŝi diris, "Mi esperas, ke pere de la dramo pli da homoj estos instigitaj al glaciejo kaj ĝuos belecon de arta sketado." Yu Fei, produktanto de la dramo, klarigis, “falinte, ŝi restaris kaj daŭrigis sian sketadon dum la Torinaj Vintraj Olimpikoj kaj gajnis subĉampionecon, kio estis la tiama plej bona artosketa rekordo de Ĉinio. Ŝi mem montris spiriton de sportoj."



Dividu