Ruinaro de Pekina Homo en urbeto Zhoukoudian

Ĝoja Publikigita: 2022-03-29 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ruinaro de Pekina Homo en Zhoukoudian troviĝas en la sudokcidenta Pekino 48 kilometrojn for de la centro de la urbo. Ĉi tie estis trovitaj 27 ejoj de diversaj fosilioj kaj kulturaj restaĵoj de malsamaj epokoj, elfositaj fosiliaj restaĵoj reprezentantaj pli ol 40 sinantropojn, pli ol 100 mil ŝtonaj produkoj kaj ĉirkaŭ 200 specoj de bestaj fosilioj kaj amaso da restaĵoj pri uzado de fajro. La loko estas la grava ruinaro de Ĉinio en la malnova ŝtonepoko.

La ruinaro ampleksas la tempon antaŭ 5 milionoj da jaroj ĝis la tempo antaŭ pli ol 10 mil jaroj, dume tie loĝis kaj vivis Homo Stara Vertikale antaŭ 700 mil ĝis 200 mil jaroj, Frua Moderna Homo antaŭ 200 mil ĝis 100 mil jaroj kaj Malfrua Moderna Homo antaŭ ĉirkaŭ 30 mil jaroj, kaj ĝi estas monde konata trezorejo de homaj fosilioj.

Dividu