Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj fosaĵaro de argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj, la monde plej granda subtera imperiestra maŭzoleo

Ĝoja Publikigita: 2022-05-10 07:20:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Situas la maŭzoleo de Yingzheng, la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (259 a.K. – 210 a. K.) en la ĉirkaŭurbo de Xi’an, la ĉefurbo de Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio.

La fosaĵaro de argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj situas ĉe la oriento de la maŭzoleo kaj titolita “la oka granda miraklo de la mondo”. Troviĝas granda nombro da koloraj argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj kun samaj mezuroj kiel veraj homoj kaj ĉevaloj, ankaŭ diversaj armiloj. La spektaklo estas grandioza.

Komenciĝis la konstruado de la maŭzoleo en 247 a.K. kaj finiĝis post 39 jaroj. Ĝi estas la unua grandskala kaj perfektdezajnita imperiestra maŭzoleo en la ĉina historio. En 1987 la mŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj fosaĵaro de argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj estis enlistigita kiel Mondaj Heredaĵoj de UNESKO.

Dividu