La 28-an de majo, Distrikto Hongze de urbo Huai'an, Jiangsu-provinco, okazigis la 7-an Kulturan Festivalon de Rikolta Plantado kaj Transplantado. Vilaĝanoj kaj turistoj konkuris en rizkampoj por planti rizon, fiŝkapti kaj kapti anasojn, ĝuante la semajnfinon. La kultura festivalo de riztransplantado fariĝis karakteriza turisma marko por la revigligo de la loka kamparo.