Festo de duobla kvino 端午节

Ĝoja Publikigita: 2022-05-31 14:22:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

El Ĉinaj Tradiciaj Festoj eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo

La Festo de Duobla Kvino estas unu el la tri ĉefaj tradiciaj popolaj festoj de Ĉinio. Ĝi estas tre antikva festo kaj okazas en la 5-a de la kvina monato laŭ la luna kalendaro.

 La gento Bajjŭe havis la moron “tondi la hararon kaj tatui la korpon por sin montri kiel filo de drako”.

La gento Bajjŭe havis la moron “tondi la hararon kaj tatui la korpon por sin montri kiel filo de drako”.

Laŭ la esplorado de la ĉina moderna erudiciulo Ŭen Jidŭo 闻一多, la Festo de Duobla Kvino ekzistis jam antaŭ la naskiĝo de la granda ĉina antikva poeto Ĉju Jŭan 屈原(ĉ. 340 a.K. – 278 a. K.) kaj havis intimajn rilatojn kun drako. S-ro Ŭen Jidŭo konkludis, ke la festo de Duobla Kvino estis kulta festo de la antikva gento Ujŭe 吴越kun drako kiel sia totemo, simple dirite, festo de drako. En la lastaj jaroj, en Gŭangdong广东, Gŭangŝji广西, Fuĝian福建, Taj’ŭan太原, Ĝeĝjang浙江, Ĝjangsu江苏, Anhuj安徽, Hunan 湖南kaj Hubej 湖北oni eltrovis kulturajn restaĵojn ĉefe de ceramikaĵoj kun geometriaj desegnoj kaj ŝtonaj ilaroj de la malfrua periodo de neolitiko ĝis antaŭ la dinastioj Ĉin秦 kaj Han汉. Laŭ la historiaj legendoj kaj la geologia situo, oni konstatis, ke tiuj kulturaj restaĵoj probable apartenis al la gento Bajjŭe 百越kun draka totemo kiel kultaĵo. La gento havis la moron “tondi la hararon kaj tatui la korpon por sin montri kiel filo de drako”. Ili pretendis sin filoj kaj nepoj de drako. La Festo de Duobla Kvino estis festo de la gento kaj ankaŭ de drako. Post kiam malaperis la totema kulturo, la malnova formo de la tipa totema socio tatui la korpon transformiĝis en faradon de drakboato, kiu fakte estis eksterkorpa “tatuaĵo”. Laŭdire, oni faris zongzi-on (piramid-forma manĝaĵo el glueca rizo volvita per fragmit- aŭ bambufolioj) okaze de la festo komence ankaŭ kiel oferaĵo al drakoj. En nemalmultaj lokoj furoris la moro konservi pluvakvon en tiu festotago, ĉar oni kredis, ke la pluvo en tiu tago estas la sankta akvo verŝita de la ĉiela drako al la homaro kaj efikas por forigi plagojn kaj malsanojn. En iuj lokoj oni starigis metalan drakovolvan spegulon en la mezo de rivero por peti pluvon.

Ĉio ĉi montras, ke komence en la prahistoria totema socio, pro manko de scioj pri la naturo kaj senkapableco kontraŭ la naturo, oni kultis drakon kiel supernaturan forton. Poste, kun la progreso de la homa socio, oni iom post iom mastris efikan rimedon superregi kaj transformi la naturon, plifortigis sian memfidon venki la naturon kaj paŝopostpaŝe liberigis sin el la naiva totema kulturo. Kaj tiam la Festo de Duobla Kvino perdis sian originan signifon de draka festo en la prahistoria totema socio kaj komencis ligiĝi kun la granda poeto Ĉju Jŭan de la Periodo de Militantaj Regnoj.

Ĉju Jŭan屈原

Ĉju Jŭan屈原

Festo Memore al Ĉju Jŭan屈原

La supra diro pri la deveno de la Festo de Duobla Kvino estas pravigebla certagrade. Tamen pli vaste akcepteblas la opinio, ke la festo estas tago por rememorigi pri Ĉju Jŭan.

En la Periodo de Militantaj Regnoj antaŭ du mil tricent jaroj, en Ĉu-regno 楚国en la sudo estis patriota poeto Ĉju Jŭan. Li naskiĝis en 340 a. K., ĝuste kiam la ĉina socio sin trovis en grandega ŝanĝiĝo. Vizaĝe al la putreco de la nobela kliko de Ĉu-regno, li prezentis opiniojn ŝanĝi la internan politikon, starigi leĝan sistemon kaj enoficigi kapablulojn. En eksteraj rilatoj li pledis por unuiĝi kun Ĉji-regno 齐国por rezisti kontraŭ Ĉin-regono秦国. Sed tiuj progresemaj opinioj renkontis la oponon de la putra forto reprezentata de supera kortegano Ĝin Ŝang 靳尚 kaj kromedzino favorata de la regnestro. La regnestro kredis iliajn malicajn kalumniojn kaj ekzilis Ĉju Jŭan.

Kun granda malĝojo la pli-ol-50-jara Ĉju Jŭan iris el la ĉefurbo kaj komencis vagan vivon. Li verkis Li Saŭ 离骚kaj aliajn elstarajn poemojn, kiuj montris liajn zorgojn pri la sorto de la patrolando kaj la popolo. Per siaj sinceraj sentoj kaj belaj ritmoj tiuj poemoj eterne brilas en la literaturo de Ĉinio kaj la mondo. En 278 a. K. la armeo de Ĉin-regno konkreis la ĉefurbon de Ĉu-regno, kaj Ĉu-regno alfrontis pereon. La 62-jara Ĉju Jŭan indigne sin dronigis kun ŝtono en Milŭo-rivero 汨罗江proksime al Ĉangŝa长沙, Hunan-provinco湖南.

Per la nobla spirito serĉi vojon por potencigi Ĉu-regnon kaj sindediĉo al la idealo Ĉju Jŭan gajnis estimon de la popolo. Informiĝinte pr lia sinmortigo, oni venis de diversaj lokoj kaj boate serĉadis lian kadavron, sed ne sukcesis, ĉar la fluanta akvo forportis ĝin. Antikva libro notis: “Por funebri pri li, ĉiujare en tiu tago la popolo de Ĉu-regno plenigis bambutubojn per rizo kaj ĵetis ilin en la riveron por lin kulti.” Jen naskiĝis la drakboata ludo kaj la manĝaĵo zongzi-o. laŭdire, oni ankaŭ pendigis sur la pordo foliojn de artemizio kaj kalamo por revoki lian spiriton.

La interligiĝo de la Festo de Duobla Kvino kun Ĉju Jŭan montras la amon de la ĉina popolo al la poeto.

Dividu