Zongzi-o粽子

Ĝoja Publikigita: 2022-05-31 14:28:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

El Ĉinaj Tradiciaj Festoj eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo

Zongzi-o estas tradicia manĝaĵo de la Festo de Duobla Kvino. Pri ĝi estas interesa rakonto. Laŭdire, en la regperiodo de imperiestro Ĝjan'u 光武(25-57 p.K.) de la Orienta Han-dinastio东汉, civitano de la urbo Ĉangŝa 长沙subite renkontis en iu tago sinjoron, kiu pretendis sin lordo (titolo de Ĉju Jŭan). La sinjoro diris: “Estas bone, ke vi kultas min, sed la kultmanĝaĵoj plejparte estis ŝtelitaj de drakoj en la rivero. Estonte garnu la bambutubojn per melifolioj kaj kvinkoloraj silkaj fadenoj, ĉar la drakoj timas tiujn du aferojn kaj ne plu kuraĝos ŝtelmanĝi.” Poste oni plenumis lian konsilon, kaj tiel estiĝis zongzi-o.

En Tang- 唐(618 - 907)kaj Song-dinastioj 宋(960 - 1279)zongzi-o jam havis multajn specojn. En Ming-dinastio (1368 - 1644)明zongzi-o fariĝis tre fajna. Oni faris ĝin el glueca rizo kun aldonitaj jujubo, kaŝtano, sekigita persimono, ginkofruktoj, ruĝaj faboj kaj volvis ĝin per folioj. En Ĉing-dinastio清(1644 -1912)des pli variis la specoj, inter kiuj la plej fama estis lakta zongzi-o de la kortego de Ĉing-dinastio. La rizo devis esti trempita en kremofromaĝo unu nokton, kaj ĉiufoje oni uzis kelkcent kilogramojn da kremofromaĝo. Troviĝis ankaŭ famaj lokaj specoj, ekzemple, ŝinka zongzi-o de Jangĝoŭ扬州, zongzi-o volvita per bambufolioj de la sudo. Tre variaj estis la farĉoj. Krom jujubo kaj sukero, estis ankaŭ sukerita lardo, muelitaj ruĝaj faboj, haketitaj fruktoj, nuksoj, ignamo kun kando, kratagfrukto, sezamo ktp.

Nuntempe tre famaj estas zongzi-oj de Ĝjaŝing嘉兴, Ningbo宁波, Suĝoŭ苏州, Gŭangdong广东 kaj Pekino北京. La zongzi-o de Ĝjaŝing famas pro siaj bonkvalita materialo kaj bona gusto. La ŝinka zongi-o de Ĝjaŝing estas farita el supera glueca rizo spicita per sojo kaj farĉita per freŝa ŝinko pecigita kaj spicita per sukero, vino kaj salo. Oni faras ke ĉiu zongzi-o havu du malgrasajn kaj unu grasan viandpecojn. La zongzi-o de Gŭangdong havas apartan guston. Diversaj estas la farĉoj, ekzemple peklita ovoflavo kaj miksaĵo el kokaĵo kaj anasaĵo, rostita porkviando, trufo kaj muelitaj verdaj faboj. La zongzi-o de Gŭangdong estas pakita per lotusfolio, kaj la pelj granda pezas duonkilogramon. La zongzi-o en norda Ĉinio farita el glueca milio havas apartan guston. Zongzi-o estas enkorpiĝo de la karmemoro de la ĉina popolo al la granda patriota poeto Ĉju Jŭan kaj samtempe montris la altan nivelon kaj longan historion de la kuirarto de la ĉina nacio.


Dividu