Ĉina delegito: Usono devas kompensi damaĝon al afgana popolo per konkretaj agoj

Pluveta Publikigita: 2022-06-20 16:27:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 16an de junio en la 50a sesio de la konferenco de Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj ĉina delegito montris diskutante pri la afgana problemo, ke Usono estas la iniciatinto de la afgana problemo kaj devas kompensi la damaĝon al la afgana popolo per konkretaj agoj.

La ĉina delegito diris, ke jam pasis 10 monatoj post la ŝanĝiĝo de la afgana situacio. La provizora registaro de Afganio akiris iom da disvolviĝo pri politiko, tamen ankoraŭ vizaĝas al multaj defioj. La internacia komunumo devas fortigi dialogon kun la afgana provizora registaro kaj konduki ĝin konstrui sanan kaj ampleksan registaron, praktiki mildan kaj stabilan internan politikon, persiste ataki ian ajn terorismon kaj pace kunekzisti kun aliaj landoj, precipe najbaraj landoj. La internacia komunumo devas liveri necesajn humanismajn helpojn al Afganio por helpi ĝin solvi problemon de popola vivo.

La reprezentanto de Ĉinio diris, ke Usono estas la iniciatinto de la afgana problemo. Granda nombro da senkulpaj afganaj civiluloj estis mortigitaj de la usona armeo aŭ la milito, kaj dekoj da milionoj da homoj fariĝis rifuĝintoj. Usono haste retiris siajn trupojn el Afganio senrespondece, igante la afganan popolon alfronti severan humanitaran krizon. Anstataŭ preni sian konvenan respondecon helpi la afganan popolon mildigi la humanitaran krizon, Usono malkaŝe prirabis afganajn naciajn havaĵojn kaj plue pligravigis la suferon de la afgana popolo. Ĉinio urĝas Usonon tuj kaj ĉiuflanke ĉesigi siajn unuflankajn sankciojn kontraŭ Afganio, senkondiĉe redoni la havaĵojn apartenantaj al la afgana popolo kaj kompensi la damaĝon al la afgana popolo per konkretaj agoj.

Dividu