Ĉe montoj konstruiĝis la Antikva Urbo de Lijiang kun trajtoj de han-nacieco, baj-etno, ji-etno, tibetetno kaj naŝi-etno en ĝenerala aranĝo de la urbo kaj konstruaĵoj. Zigzagas stratoj kaj vojoj en la urbo.
Akvo estas kerno de la urbo kaj sur akvo estas densaj pontoj, kiuj formis la grandan karakterizaĵon. En la urbo vojoj estas pavimitaj per kongolomeraĵoj.
La Antikva Urbo de Lijiang enhavas abundajn etnajn tradiciajn kulturojn, kiuj estas gravaj historiaj materialoj por studi kulturan disvolviĝon de la homaro.