Ekologie ŝanĝiĝis ĉina vilaĝo

Xiong Linping Publikigita: 2022-07-01 14:06:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La vilaĝo Yu, apartenanta al la gubernio Anji de la provinco Zhejiang, estas triflanke ĉirkaŭata de montoj kaj unuflanke de rojoj kviete fluantaj. Tie sin trovas bambuaroj kaj te-ĝardenoj, ĉie videblas freŝaj verdaĵoj. Sed kiu imagus, ke antaŭ pli ol 20 jaroj tie en rojoj fluis poluaĵoj kaj ŝvebis fumopolvo. Tiutempe, la vilaĝanoj, danke al la kalkoŝtona riĉaĵo, fosis montojn, ekspluatis minejon kaj tenis fabrikon de cemento. “Vendi ŝtonojn por mono” ja helpis la homojn de la vilaĝo Yu liberiĝi de malriĉeco, sed kun tio alvenis ankaŭ poluitaj akvo kaj aero. Serioziĝis la poluado ĉirkaŭe.

En 2003 la Yu-vilaĝanoj rezolute decidis fermi la minejon kaj la cementejon. La 15an de oktobro, 2005, Xi Jinping, kiu tiam estis partia sekretario de la provinco Zhejiang, venis al la vilaĝo Yu por fari inspekton. Li aprezis la fermadon de la minejo fare de la vilaĝanoj, kaj unuafoje eldiris la gravan koncepton: “Glaŭkaj montoj kun verdaj akvoj ja estas montoj da oro kaj arĝento”.

Naŭ tagojn post la inspektado en la vilaĝo Yu, Xi Jinping aperigis sian komenton per la alinomo Zhexin en Zhejiang Ribao (Ĵurnalo de Zhejiang), kaj ĝia titolo estis “Glaŭkaj montoj kun verdaj akvoj ja estas montoj da oro kaj arĝento”.

La 30an de marto, 2020, Xi Jinping denove alvenis la vilaĝon Yu, kiu taman jam fariĝis la ŝtata kvarstela vidindejo. Pro la verdaj akvoj kaj la glaŭkaj montoj tiu ĉi montovilaĝo kun 280 familioj enspezis 279,6 milionojn da juanoj (ĉirkaŭ 42 milionojn da usonaj dolaroj) kaj preskaŭ 50 milojn da juanoj (ĉ.7,5 milojn da usonaj dolaroj) pokape.

La ŝanĝiĝoj de la vilaĝo Yu estas “miniaturo” de la ekologia konstrukoncepto de Xi Jinping kun “glaŭkaj montoj kun verdaj akvoj ja estas montoj da oro kaj arĝento”, kiu vaste praktikiĝas en la ĉinaj vilaĝoj. De post la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la “dumonta teorio”, kiun Xi multfoje emfazis, jam fariĝis baza politko kondukanta Ĉinion al la verde evoluiga vojo.

Dividu