Bonino Gabriella, restanta duonvivon en Ĉinio, volas prezenti ĉinan nematerian kulturon al la mondo

Ĝoja Publikigita: 2022-08-02 13:56:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ centoj da jaroj italo Marko Polo vojaĝis en Ĉinio kaj poste verkis la monde konatan libron La Libro de La Mirindaĵoj, kiu malfermis la pordon de la mistera Oriento al Eŭropo. Nun itala s-ino Bonino Gabriella verkis librojn en la itala lingvo por rakonti pri ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Bonino Gabriella havas belan ĉinan nomon Tang Yun. Ŝi diris, ke la familia nomo Tang originas en la nomo de la ĉina dinastio Tang (618-907), la pome kaj prospere disvolviĝinta periodo en la historio, kaj la persona nomo Yun signifas belan nubon en la ĉielo. Ŝi naskiĝis en la itala urbo Torino kaj jam rilatas kun Ĉinio pli ol tridek jarojn. Kiam Gabriella vizitis Muzeon Guimet en Parizo en la aĝo de 18 jaroj, ŝin profunde logis delikataj historiaj restaĵoj el Ĉinio. Tiam Ĉinio semis revon en ŝia koro. En la jaro 1987 Gabriella venis al Ĉinio, unue lernis la ĉinan lingvon kaj poste laboris en ĉina amaskomunikilo. Ŝi diris, ke pro la kariero en ĉina amaskomunikilo ŝi pli multe komprenas Ĉinion.

Dum laborado en ĉina amaskomunikilo, Gabriella faris pli ol dek programerojn temantajn pri la ĉina urbo Wenzhou en la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio, tial ŝi havas profundan impreson pri la urbo. En la jaro 2017 ŝi venis al Wenzhou, fama urbo pro kulturaj kaj historiaj heredaĵoj, kaj komencis instruadon en Lernejo de Mediata kaj Arta Dezajno sub Wenzhou-a Komerca Kolegio. Dume ŝi verkis libron titolitan Alla scoperta di Wenzhou (Malkovri Wenzhou) kaj gajnis la titolon "honora urbano de Wenzhou". Januare de 2020 Gabriella venis al urbeto Rui'an sub la urbo Wenzhou kaj eklaboris kiel konsilianino pri kulturo en Ĉina-Itala Homresursa Industria Parko, tiel komenciĝis ŝiaj feriaj tagoj en Rui'an. Gabriella diris, ke Rui'an estas antikva urbo kun densa kultura etoso, tie troviĝas multaj historiaj kulturaj heredaĵoj, kiel Yuhai-domego, kiu konservas librojn, kaj Liji-hospitalo.

En Rui'an Gabriella ofte biciklas inter stratoj por konatiĝi kun lokaj metiistoj kaj heredantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Ŝi diris, ke la urbeto Rui'an estas la hejmo de metiistoj. "Ĉe mia loĝejo en la strato Dongshan loĝas ĝuste produktanto de ronda ligno, la nemateria kultura heredaĵo. En la mondo ĉie ekzistas nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kiuj intime rilatas al vivo de popolanoj. Mi opinias, ke pli kaj pli da homoj denove amos tradician kulturon."

Logita de tieaj tradiciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj Gabriella transloĝiĝis en Rui'an. De aprilo de la jaro 2020 ĝis oktobro de la jaro 2021 kunlabore kun Rui'an-a Centro por Protekti Nemateriajn Kulturajn Heredaĵojn, ŝi verkis libron en la itala lingvo, titolitan Alla scoperta del patrimonio culturale immateriale di rui'an (Malkovri Nemateriajn Kulturajn Heredaĵojn de Rui'an). La libro detale prezentas 64 programojn pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Rui'an en pli ol dekmil vortoj, inkluzive de popolmetioj, lokaj operoj kaj etnaj kutimoj.

La 14-an de januaro de la kuranta jaro, la libro estis eldonita en Italio kaj donacita al bibliotekoj en italaj urboj, kie amase loĝas ĉinaj devenuloj. Eldoniĝis ankaŭ diĝita versio de la libro por rekomendo. Gabriella volas prezenti al italoj la mirindajn ĉinajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn. Ŝi diris, "La enhavo de la libro estas abunda, kaj certe plaĉos al italoj. Mi esperas, ke post la pandemio, por interŝanĝoj kaj lernoj, italaj metiistoj povos veni al Rui'an, kaj metiistoj de Rui'an povos veni al Italio. Tio estas mia plej granda espero."

Parolante pri la estonto, Gabriella diris, "Pli ol duonvivon mi restas en Ĉinio, ankaŭ rigardas Ĉinion kiel mian hejmon. Nun mi studas Maran Silkan Vojon kaj pretas eldoni libron en Italio titolitan Malkovri Maran Silkan Vojon".

Dividu