Ĉinio publikigis 15-jaran planon por ekologia protekto kaj restarigo

Selena Publikigita: 2020-06-16 11:52:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

ekoregiono de Jangzio (foto el VCG)

ekoregiono de Jangzio (foto el VCG)

Lastatempe la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Ministerio de Naturaj Resursoj de Ĉinio publikigis Ĝeneralan Planon pri Protekto kaj Restarigo de Gravaj Ekosistemoj de 2021 ĝis 2035. La plano prezentas ĉefajn celojn de protekto kaj restarigo de la ekosistemo antaŭ 2035 kaj naŭ gravajn projektojn, inkluzive de ekologia sekureco de Qinghai-Tibeta Alt-ebenaĵo kiel ekologia ŝirmilo.

Tio estas la unua ĝenerala plano pri protekto kaj restarigo de la ekosistemoj post la 19a nacia kongreso. Wu Xiao, estro de departemento pri kampara ekonomio de la ĉina Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, konigis:

“Tiuj naŭ gravaj projektoj estas metitaj por protekti kaj restarigi la medion de sep regionoj: regiono ekosistema de Qinghai-Tibeta Alt-ebenaĵo, ekoregiono de la Flava Rivero, ekoregiono de Jangzio, arbara regiono de nordokcidenta Ĉinio, sabla regiono de norda Ĉinio, monteta regiono de suda Ĉinio kaj marborda regiono, kaj por fari du programojn pri protekto de naturaj parkoj por sovaĝaj bestoj kaj plantoj kaj pri ekologia protekto kaj restarigo de ekosistemoj.”

     

ekoregiono de la Flava Rivero (foto el VCG)

ekoregiono de la Flava Rivero (foto el VCG)

De 2013 Ĉinio plifortigas protekton kaj restarigon de tera ekosistemo tra la tuta lando. Yan Zhen, estro de departemento pri planado kaj financo de la ĉina Ŝtata Forsta kaj Herba Administracio, konigis, ke en ĉiu jaro la areo de forstoj superas cent milionojn da muoj, la areo de plibonigitaj herbejoj atingas 50 milionojn da muoj, kaj la homfaritaj arbaroj estas konservataj je 1,2 miliardoj da muoj, kaj ĉio ĉi estas en la unua loko en la mondo por longa tempo.

 

Laŭ la plano, ĝis la jaro 2035, Ĉinio celas pliigi sian arbarkovradon al 26%, levi la proporcion de plantara kovrado de herbejoj al 60%, kaj disvolvi naturparkojn, por ke la protektita areo kovru pli ol 18 procentojn de la tutlanda areo.

Dividu