Impona Tianshan-monto — Memoroj pri Batalo kontraŭ Terorismo en Xinjiang

Mirinda Publikigita: 2020-07-09 14:52:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La dokumenta filmo "Impona Tianshan-monto — Memoroj pri Batalo kontraŭ Terorismo en Xinjiang" estas la tria parto de la serio da filmoj faritaj de CGTN pri la batalo de Xinjiang kontraŭ terorismo. La filmo rakontas pri ordinaruloj kaj herooj, kiuj batalis kontraŭ terorismo en Xinjiang kaj pri spertantoj de la terorismaj eventoj, montrante grandan oferon de Xinjiang por protekti stabilecon kaj sekurecon, kaj malkovrante esencon de perfortaj terorismaj eventoj okazintaj en Xinjiang kaj serion da rimedoj prenitaj de Ĉinio por elimini ekstremismon, bati terorismon kaj protekti socian stabilecon kaj sekurecon.

La teamo vizitis kvin regionojn, kie okazis plej seriozaj perfortaj terorismaj eventoj en Xinjiang. La filmo konsistas el kvar partoj: Ĉie de Verdaj Montoj, Diroj de Postvivantoj, Kontraŭterorisma Batalo kaj Vivo sub Suno. La unua parto diras rakontojn de policanoj, kiuj oferis sangon kaj vivon en la kontraŭterorisma batalo. La dua parto rakontas damaĝojn de perforta terorismo al ordinaraj popolanoj. La tria parto konigas la disvolviĝon de terorismo en Xinjiang kaj la rimedojn kontraŭ la terorismo. La lasta parto prezentas sopiron de la popolanoj en Xinjiang al stabila kaj feliĉa vivo. La filmo estis dissendita ekde la 19a de junio.

"Impona Tianshan-monto — Memoroj pri Batalo kontraŭ Terorismo en Xinjiang" La ŝtormo neniam malĉesos, la doloro firmigas la volon de la homoj. Sur la vojo de la kontraŭterorisma batalo, sango miksiĝas kun larmo. En video ni notis oferintojn, spertintojn kaj postvivintojn, kies rakontoj konsistigas la perspektivon de la batalo kontraŭ terorismo en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. La kanto titolita "Neĝlotuso sur glacimonto" estas prezentita de Daolang.


Dividu