Kankroj bredataj en lotus-lageto riĉigis vilaĝanojn de Panlongling

Mirinda Publikigita: 2020-07-14 16:36:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La vilaĝo Panlongling en gubernio Qiaokou, Changsha, Hunan-provinco iam estis malriĉa. En la lastaj jaroj, la vilaĝo stimulis lokanojn bredi “lotus-kankrojn”. Nun la kankroj bredataj de vilaĝanoj ne nur populariĝas en restoracioj, sed ankaŭ riĉigis la vilaĝanojn.

Ĉe lageto de la vilaĝo Panlongling, iuj vizitantoj hokas kankrojn. Tio estas nova afero en la lastaj du jaroj. En la pasinteco la vilaĝanoj plantis rizon kaj malmulte bredis akvajn estaĵojn. En la 30a de marto, 2018, la aŭkcio rompis kvietecon de la vilaĝo kaj ŝanĝis la vivon de bredisto Zhang Xing. Li diris:

“Tiam ni kolektis ĉiujn terpecojn de la vilaĝo kune kaj, per tiuj terpecoj, establis kooperativon. 200 muoj da tero estis dividitaj en kvin partojn kaj mi aŭkcie aĉetis du.”

Fine, Zhang Xing prenis administran rajton de 27 muoj da tero kaj kunlaboris kun aliaj bredistoj. Li bredis kankrojn en la lotus-lageto kun bonaj ekologiaj kondiĉoj. En pintperiodo, li vendis pli ol mil kilogramojn da kankroj. La vilaĝo Panlongling registris por siaj kankroj la markon kiel “lotus-kankro” kaj sukcese altiris atenton de multaj restoracioj.

Du jaroj pasis, kiel unu el respondeculoj de la kooperativo, Zhang Xing ne nur estis multe profitita de lotus-kankroj, sed ankaŭ gvidis samvilaĝanojn sur la riĉigan vojon. Li dungis malriĉajn vilaĝanojn en la breda bazloko kaj donis al ili salajron kaj profiton. Zhang Xing diris:

“Mi tre dankas la ŝancon de kankro-bredado. Nun preskaŭ 80% kaj 90% de la vilaĝanoj jam posedis veturilon, kio estis neimagebla antaŭe. Nun ĉiuj diligentaj homoj povas riĉigi sin.”

Dividu