Antikva vilaĝo viglas kun nova aspekto en Henan

Publikigita: 2020-07-16 18:39:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La vilaĝo Dawan de gubernio Tianpu troviĝas en la montego Dabieshan, sudorienta de la gubernio Xinxian, Henan-provinco. Ĝi estas antikva vilaĝo kun pli ol centjara historio. Antaŭ 6 jaroj, lokanoj evolugis vilaĝan turismon per karakteriza arkitekturo de suda Henan kaj abundaj naturaj resursoj. Nun la antikva vilaĝo havas novan viglecon.

Antaŭ 7 jaroj, vilaĝano Xu Xiuqing malfermis la kamparan gastigejon.

En la lastaj du jaroj plimultiĝis alilokaj vojaĝantoj. Ŝi diris, ke pasintjare ŝi gajnis pli ol 200 mil juanojn.

La feliĉa vivo de Xu Xiuqing venas el ŝanĝiĝoj de la hejmloko. En 2013, la registaro de Tianpu-gubernio kaj la vilaĝo Dawan kune konstruis novajn vilaĝojn kaj evoluigis turismon. Tiam la funkciuloj stimulis s-inon Xu evoluigi kamparan turismon. Tamen ŝi rifuzis pro malbona ŝoseo. La funkciuloj promesis senpage rekonstrui ŝian domon kaj ĉiujare donis al ŝi 1 000 juanojn kiel kompenso. Tamen en la unua jaro estis tre malbona la negoco. En la sekva jaro la loka registaro rekonstruis la ŝoseon kaj konstruis publikan necesejon de unuiga normo. La vilaĝa medio estis multe plibonigita. La vilaĝo ankaŭ establis kunlaborejon kaj rekontruis domojn de vilaĝanoj. Tra tri jaroj la malgranda vilaĝo turniĝis al simpla sed bela vilaĝo.

Nun la vilaĝo jam estas tre konata turisma celloko de retanoj. En la jaro 2019 ĝi altiris pli ol milionon da vojaĝantoj kaj la sinteza enspezo el turismo kalkuliĝis al 85 milionoj da juanoj. La loka registaro baldaŭ renovigos la vilaĝon, sufiĉe utiligante la antikvajn karakterizojn kaj ekologiajn resursojn por krei plennova turisman situacion de la vilaĝo.

Dividu