Mia entreprena rakonto——intervjuo al Ma Jiliang

Lucia Publikigita: 2020-07-16 20:11:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, septembre de 2018 mi intervjuis Ma Jiliang, fondinton de la kompanio Monadore. Mi memoras ke tiam li faris preparon por partopreni en la finalo de Monda Kreantoj Wework en Usono. En la pasintaj kvin jaroj post la fondiĝo de Monadore, kiel Ma Jiliang kaj lia teamo disvolviĝis? Kiom da brilaj rezultoj estis kreitaj de ili? Post la eksplodo de la kronvirusa pandemio, ĉu ili estis influitaj de la krizo kaj kiel ili faris respondojn. Ni kune serĉu respondojn en la hodiaŭa programero.

Ma Jiliang: “Mi fondis Monadore komence de la jaro 2015. Tiam mi volis krei inteligentan aparataron kun interreta servo kaj helpi gravedulinojn por kontroli beban sanon hejme. Ni uzis pli ol 2 jarojn por fari la kreadon kaj desegnadon. Ĝi ne estas ordinara interreta kompanio, sed aparatara. Nia komerca sfero kovras inteligentan aparataron, interreton kaj medicinan servon.”

En la ĉi-foja intervjuo Ma Jiliang menciis, ke la uzantoj de Monadore estas tro limigitaj, ĉar nur gravedulinoj bezonas ĝin, do la venda rimedo kaj kanalo ankaŭ estas limigitaj. Krome, la multeco de la operacioj ankaŭ estas granda defio al ili.

Ma Jiliang: “Kiel juna kompanio, ni devas fari kreon, produkton kaj liveron de inteligenta aparataro, ni bezonas studi interretan vendadan manieron kaj ni ankaŭ bezonas zorgi pri medicina servo, ekzemple pri kunlaboro kun hospitaloj kaj kuracistoj, ktp.”

En 2017 la produktaĵoj de Monadore oficiale eniris en la merkaton. Ĝis la jaro 2019, ili servis pli ol 100 milojn da patrinoj. Inter ili, pli ol 120 beboj estis savitaj pro la helpo de produktaĵo de Monadore, ĉar ĝi ĝustatempe helpis la gravedulinojn trovi problemojn de beboj.

Ma Jiliang: “Mi estas fiera, ĉar preskaŭ 120 familioj sukcese evitis riskojn pro niaj teknologioj kaj niaj produktaĵoj. Jen estas la prezento de nia sociala valoro.”

En la jaro 2020 eksplodis la kronvirusa pandemio, multaj gravedulinoj zorgis kaj estis influitaj de la pandemio. Speciale en Wuhan, ni ĉiuj scias, ke por preventi kaj regi la pandemion, la urbo Wuhan fermis sin 76 tagojn. Dum tiu tempo, multaj gravedulinoj ne povis aŭ ne volis iri al hospitalo por fari gravedecan teston. Komence de februaro ĉijare, Monadore kaj fondusoj One Foundation kaj Blackstone Charitable Foundation kune lanĉis bonan faron kaj senpage sendis produktaĵojn al gravedulinoj en Wuhan. Ĝis la 8a horo matene de la 4a de aprilo, 1 300 gravedulinoj sukcese ricevis la inteligentan aparaton kaj Monadore, kaj ni helpis al ili preskaŭ 120 mil fojojn da interreta konsulta servo.

Ma Jiliang: “Ni trovis ses kazojn de gravedulinoj, kiuj havis krizan situacion. Danke al nia helpo, ili sukcese evitis malfeliĉon. Ni okupiĝis pli ol unu monaton por kontakti kuracistojn, por produkti, transporti kaj vendi produktaĵojn. Nia celo estas unika, ni volas helpi la gravedulinojn en Wuhan, ni volas helpi ilin solvi problemojn kaj nuligi zorgon.”

La eksplodo de la pandemio forte atakis la tutmondan ekonomion, sed ĉiuj entreprenoj havas siajn proprajn rimedojn por respondi la krizojn. Kiujn rimedojn Ma Jiliang adoptis?

Ma Jiliang: “Mi ĉiam opinias ke la krizo kaj ŝanco ekzistas kune. Ni konas ke ni havas limigitajn uzantojn, sed aliflanke nia kompanio estas alte bezonata. Post la eksplodo de la pandemio, la tuta socio pli multe akceptas interretajn servojn, kio multe helpis nin konigi al la publiko ke la interreta servo ankaŭ havas bonan efikon. Do meze de la pandemio, pli kaj pli multaj homoj akceptas la interretan servon.”

Nuntempe en la internacia merkato la produktaĵoj de Monadore estas forte bezonataj. Internaciiĝo de produktaĵoj kaj servoj estas granda ŝanco al Ma Jiliang, samtempe tio ankaŭ estas defio al li.

Ma Jiliang: “Ĝis nun ni jam komencis la disvastigon pri produktaĵoj kaj servoj en Usono. Antaŭe mi pripensis eniron en la internacian merkaton, sed tio ne estis urĝa por ni. Kaj nun la situacio ŝanĝiĝis, ni devas rapidigi niajn paŝojn por plibonigi niajn produktaĵojn kaj servojn. Samtempe la fonduso Bill Gates ankaŭ konis nin kaj ni faris interparolojn pri kiel fari longtempan kunlaboron. Ni volas kune aranĝi la produktaĵojn kaj interretajn medicinajn servojn en Afriko, kaj helpi tieajn landojn per medicinaj resursoj de Okcident-eŭropo kaj Nodr-ameriko.

Vizaĝe al la pandemio, la ĉina registaro kaj la Monda Organizo pri Sano ĝusttempe dividis informojn al ĉiuj landoj kaj adoptis rimedojn por fari preventon kaj regon de la pandemio. La ĉina popolo ankaŭ gajnis tre valoran tempon. Samtempe la entreprenistoj penas en siaj kampoj por liveri saĝecon kaj planon por prevento kaj regado kontraŭ la epidemio. Krome, kunlaboro estas la plej forta armilo por kontraŭbatali la pandemion.

Dividu