Ŝminkpenikoj fabrikitaj en hejmloko de Laozio

Mirinda Publikigita: 2020-07-29 11:26:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ŝminkpenikoj estas ne mankigeblaj instrumentoj de knabinoj. Tamen multaj homoj ne povas imagi, ke la ŝminkiloj venas el la hejmloko de ĉina antikva filozofo Laozio, la gubernio Luyi de Henan-provinco de meza Ĉinio. La ŝminkbrosetoj produktitaj en Luyi estas eksportitaj al Japanio, Sud-Koreio kaj aliaj pli ol 20 landoj kaj regionoj.

La ĉefa materialo de ŝminkbroseto estas vostoharoj, la vostohara industrio de la gubernio Luyi komenciĝis en la 80jaroj de la pasinta jarcento. Tiam ĉiuj tieaj kamparanoj bredis ŝafojn. Post fondiĝo de la unua prifabrikejo de vostoharoj en la gubernio, pligrandiĝis la industrio de prifabrikado de vostoharoj.

En la komenco de la 90aj jaroj de la 20a jarcento, amaso da teknikistoj de la gubernio Luyi foriris al Hebei, Tianjin, Shenzhen por gajni monon, kaj poste ili fariĝis entreprenistoj. Pligrandiĝis la bezono de krudmaterialoj de vostoharoj, kaj entreprenoj de vostoharo-prifabrikado en Luyi grandigis la produktan skalon, pli ol dek mil homoj laboris por la industrio.

En la lastaj jaroj la gubernio ellaboris serion da politikoj por helpi la industrion de ŝminkbrosetoj kaj prenis pli flekseblajn formojn por altiri ĉirilatajn entreprenojn fari investon en la gubernio kaj konstruis industrian ĝardenon de ŝminkbrosetoj.

Prezidanto de la kompanio Diyasi de ŝminkiloj Huang Chunjie sin dediĉis al la industrio de vostoharoj en la gubernio Qingxian de la urbo Cangzhou, Hebei-provinco antaŭ 17 jaroj, kaj la kompanio liveris krudmaterialojn de ŝminkbrosoj al Japanio kaj Sud-Koreio. En 2016 li translokigis la fabrikon de Tianjin al Luyi por produkti altnivelajn ŝminkilojn.

Nun 66 mil homoj laboras en la industria ĝardeno de ŝminkikoj de la gubernio Luyi, kaj formiĝis la kompleta industria ĉeno de ŝminkbrosa produktado.

Huang Chunjie diris, ke ili vendas ŝminkpenikojn al la tuta mondo pere de Tmall, Jingdong kaj Alibaba kaj ankaŭ konstruis tenejon en Germanio por faciligi provizadon al Eŭropo.

Laŭ konigo, nun la industria ĝardeno de ŝminkiloj havas 135 entreprenojn de prifabrikado de vostoharoj, kaj la gubernio Luyi havas pli ol 1 000 koncernajn entreprenojn kun pli ol 100 mil laboristoj. La ŝminkbrosaj entreprenoj en la industria ĝardeno de la gubernio produktis 150 milionojn da aroj de ŝminkbrosoj kaj la produktado valoras 4 miliardojn da juanoj.

Nun la eksportado de vostoharoj de la gubernio okupas 80% de eksportado de krudmaterialoj de ŝminkbrosoj en la lando, kaj en la gubernio oni jare produktis pli ol 3 000 tunojn da ŝafharoj. Luyi jam estas la plej granda produkta bazloko de ŝminkbrosoj de la lando. La gubernio Luyi klopodas por altigi fakan normon de la ŝminkilaj produktoj al la ŝtata nivelo kaj konstrui la vostoharan metropolon en la mondo kaj la plej grandan hejmlokon de ŝminkpenikoj en Ĉinio.

Dividu