Plej Vizitataj Ĉen-Librejoj en Pekino

Mirinda Publikigita: 2020-08-05 15:09:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Iu diris, ke se ekzistus paradizo, ĝi devus aspekti kiel biblioteko

Hodiaŭ Mirinda prezentu al vi kelkajn popularajn librejojn en Pekino. Ni kune legu!

Unue mi prezentu al vi la librejon Sanlian en Ŝanhajo. Ĝi estas filio de la fama ĵurnala grupo Jiefang Ribao, unu el la plej konataj eldonejoj de Ĉinio. Ĝi estis fondita en 2005.

La principo de la librejo estas:“sincere vivi, serioze legi kaj strebi novajn sciojn". Tiu ĉi Ŝanhaja Sanlian-Librejo en Chaoyang JoyCity kun sia ĉeftemo de “Legovojo”celas krei spiritan hejmon de ĉinaj intelektuloj. Legovojo signifas vojon de legado kaj kreskado. La librejo areas 3 000 k㎡ kun multaj funkcioj kaj servas ĉefe al gejunuloj por kontentigi ilian bezonon en spirita, materia kaj sociala vivo kaj en familia gefil-amo kaj ilia amuziĝo

La librejo Zhongshuge estas honore titolita de retanoj“la plej bela librejo en Ĉinio”. Kaj nun ĝi jam estas populara loko de gejunuloj en Pekino. La librejo Zhongshuge estas honore titolita

la plej bela librejo de Ĉinio. La unua filio de Zhongshuge-librejo fondiĝis en Ŝanhajo en 2013

Per ĉarma dekoracio ĝi vekis memoron de ĉiuj pri legado kaj libroj. Zhongshuge en la ĉina lingvo signifas inklinon de libroj. Ĝi nun havas filiojn en Hangzhou, Pekino kaj aliaj urboj. Kun plej sincera sinteno kaj persistemo, ĝi estas donita al legado per rita sento

Nun mi estas en Page One, unu el la tre konataj librejoj en Pekino

Ĝi estas tre konata kiel 24hora librejo en Pekino. Unu el ĝiaj karakterizoj estas, ke ĝi havas

tute kompletan etaĝon nur por infanaj libroj. Kiel ĉen-librejo Ĝi havas filiojn en Pekino, Ŝanhajo, Chengdu kaj Hangzhou. Page One en Sanlitun de Pekino areas 1500 km², ĝi vendas ĉefe fremdlingvajn kaj projektajn librojn. La ĉinlingvaj libroj okupas nur kvaronon preskaŭ duono de la ĉinlingvaj libroj estis eldonitaj en Honkongo kaj Tajvano. Ĉi tie vi povas trovi ne nur ĉinlingvajn librojn por geknaboj. Sed ankaŭ diverslingvajn infanajn librojn. Ĉiu filio havas sian apartan dekoracion. Mi vizitas la librejon Page One en tre populara komercejo Sanlitun kaj la inspiro de la dekoracio fontis de lignokabano. Preskaŭ ĉiuj infanoj povas trovi siajn preferatajn librojn


Dividu