Tibetaj lernantoj tuŝis vian koron per gitaro

Mirinda Publikigita: 2020-08-12 09:58:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La geknaboj de la gitara societo al la mezlernejo de la gubernio Sajia de la urbo Rikaze, Tibeto, prezentis kanton “Hejmloko” en la akompano de gitaroj.

La gubernio Sajia estas antikva kultura loko sur altituto de 4 468 metroj. La mezlernejo nun havas tri lernojarajn klasojn, 2 059 lernantojn kaj 166 instruistojn.

En la biblioteko kun 50 751 tibetaj libroj lernantino legis en komputilo. “Mi volas fariĝi instruisto, ĉar mi ŝatas la anglan lingvon.” Instruisto de la angla lingvo diris: “La lernejo donas anglajn lecionojn al tri lernojaraj klasoj. Ni certe kulturas lernantojn influontajn la socion kaj subtenas ilin iri al la mondo.”

En la scienca klasĉambro, kelkaj lernantoj faris eksplikojn pri eksperimentoj.


Instruisto pri moralo kaj leĝoj konigis: “Nia mezlernejo havas bonajn instalaĵojn kaj kulturan medion. Mi amas ĉion ĉi tie kaj mi deziras oferi la tutvivan forton por la instruado.”


La mezlernejo de Sajia troviĝas apud la templo Sajia, kiu estas ĉefa templo de tibeta budhismo kun miljara historio. La libroj kaj murpentraĵoj de la templo ĝuas preskaŭ la saman honoron de Dunhuang. La mezlernejo Sajia ankaŭ faris multe da provoj en heredado kaj disvastigo de la tradicia kulturo de Tibeto. La lernejo organizis 49 societojn de popola danco, etnaj muzikaj instrumentoj, tanka-o (tibeta religia bildo aŭ mura pentraĵo), tibeta kaligrafaĵo kaj aliaj.

Belarta instruisto faris la murpentraĵon “Hejmo” kun lernantoj de la pentra societo. Li diris: Mi deziras per la arto heredi la historion kaj kulturon de Tibeto. Mi esperas, ke la geknaboj estos fieraj pri la kulturo de Tibeto.

La tibetanoj estas lertaj en dancado kaj kantado, kiuj ne povas sin apartigi for de muzikinstrumentoj. La 6-korda liuto estas unu el la plej popularaj kordinstrumentoj en la tibeta muziko.

“Tiu ĉi estas 6-korda liuto, ĝi donas al ni ĝojon kaj feliĉon.”


Dividu